En 2025 BET okazos en Kaŭno

BET-59BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estas tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. En 2025 BET revenos al Litovio, BET-59 okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno (litove: Kaunas).

BET-59 funkcios en la universitato Vytautas la Granda (strato Daukanto, 28). Kaŭno estas konsiderata la ĉefurbo de Esperanto en Litovio, ĉar en Kaŭno dum pluraj jardekoj funkciis kaj funkcias ankaŭ nun la sidejo de Litova Esperanto-Asocio. Diversaj informoj pri la urbo estas troveblaj ĉe https://visit.Kaunas.lt/en/ en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vintraj Tagoj en Oulu

oulu

Esperanto-Asocio de Finnlando organizas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio. Ĉi-jare Vintraj Tagoj de EAF okazos en Oulu la 9-10an de marto. La kunvenejo situas en la urbocentro. En la taga programo ni havos sabate unue prelegon pri planlingvoj kaj poste du esperantistoj, kiu transloĝiĝis antaŭ kelkaj monatoj en Finnlando, rakontas pri siaj spertoj. La du prelegojn eblas sekvi ankaŭ distance, vidu la aliĝilon. Poste okazos la asocia jarkunveno.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Brila popular-stila debuto kun forta afrika gusto

KlarisaKlarisa. Ludu kaj kantu: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2023.

Jen prezentiĝas por la aŭskultado la debuta albumo de juna itala esperantistino Clarissa Sabatini (Klarisa). Ŝi aĝas 23 jarojn kaj eklernis Esperanton nur antaŭ du jaroj; atentindas ŝiaj muzikaj kapabloj (ŝi ludas pianon, harpon, kelkajn blov- kaj kord-muzikilojn kaj ankaŭ multajn perkut-instrumentojn, inkluzive la etnajn). Krome, Klarisa estas evidente talenta ankaŭ pri lingvolernado, ĉar ŝi aŭtoras kanto-tekstojn en kelkaj lingvoj (inkluzive la svahilan kaj la zuluan, kiuj ja estas iom ekzotaj por eŭropanoj). Mi tuj malkaŝu, ke ŝia debuta albumo Ludu kaj kantu rezultis vere brila kaj atentokapta!

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kvar generacioj sub la sama tegmento: la februara rabato

Kvar generacioj sub la sama tegmentoFebruaro 2024 markas ne nur la komencon de la jaro de la drako, sed ankaŭ la 125an datrevenon de la naskiĝo de la ĉina verkisto Shū Qìngchūn (li naskiĝis la 3an de februaro 1899), pli konata kiel Lao She, kiu pro siaj verkoj ricevis la titolon “la Popola Verkisto”. Okaze de ĉi tiu datreveno la libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian romanon Kvar generacioj sub la sama tegmento kun sesona rabato: https://katalogo.uea.org/?inf=8694.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-ekspozicio: unika longtempa projekto en Litovio

ekspozicio

Jam la sepan jaron daŭras unika informa projekto en Litovio – migranta ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof. Ekde 2017 ĉi tiu ekspozicio, profesie preparita de Pola instituto en Vilno kaj de Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de la centa datreveno de la mortoo de Ludoviko Zamenhof, estis eksponita jam en 45 urboj de Litovio. Kutime ĝi estas eksponata en publikaj bibliotekoj de la koncerna urbo kaj distrikto, kulturcentroj aŭ lokaj muzeoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tago de la gepatra lingvo: Barataj afiŝoj plurlingvaj

afiŝoj

Ankaŭ ĉi-jare, same kiel pasintjare, esperantistoj en Barato kunlaboris rapide por traduki la UEA-afiŝon por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Renato Corsetti en
Londono kaj Rafael Lima de Esperanto Por UN kunordigis la tradukadon de la teksto en diversajn lingvojn. La originala ITGL-afiŝo kaj ĉiuj tradukaĵoj estas arĥivitaj en la paĝo Tago por la Gepatra Lingvo 2024.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: La libro de la mil kaj unu noktoj

mil kaj unuLa libro de la mil kaj unu noktoj (3 volumoj). Surbaze de la franclingva “Les mille et une nuit”, traduko el la araba de Antoine Galland (en 1704) esperantigis Daniel Moirand (Parizo, Espéranto-France, 2024). ISBN 9782957896158. Serio Oriento-Okcidento №63.

La historia eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, en Konsulta Partnereco kun Unesko, pliriĉiĝis per nova titolo: La libro de la mil kaj unu noktoj (3 volumoj). Daniel Moirand faris la tradukon en Esperanton el la libro Les mille et une nuits: contes arabes, kiun antaŭ 320 jaroj Antoine Galland preparis en la franca kaj publikigis en 1704.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Ondo de Esperanto: Rekorda sumo de donacoj en 2023

donacojLa novaĵretejo La Ondo de Esperanto ekzistas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la samnoma bitgazeto La Ondo de Esperanto. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la gazeto estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Por la abonjaro 2023 ni ricevis donacojn de kvar patronoj kaj 30 amikoj (unu el la amikoj ebligis abonon al tri personoj), danke al kiuj 32 personoj dum la tuta jaro povas ĝui la legadon de La Ondo de Esperanto. (En 2020 estis kvar patronoj kaj 18 amikoj, en 2021 – tri patronoj kaj 27 amikoj, en 2022 – kvar patronoj kaj 25 amikoj).

Vidu la liston de la donacintoj

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

“Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”: bitlibro senpage elŝutebla

enmigradoĈiujare la Universala Kongreso de Esperanto (UK) proponas unu difinitan temon, pri kiu okazas dediĉita programo de prelegoj kaj aliaj aktivecoj. Aldone, ekde sia komenco en 2020, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) ankaŭ akceptas por si la temon de la UK en la koncerna jaro. Ekde 2022 ambaŭ eventoj efektive okazas en la sama jaro: la UK meze de la jaro, en julio-aŭgusto, kaj la VK en novembro. Tio signifas, ke nuntempe la Esperanto-komunumo havas pli longan periodon por aprezi la elektitan temon dum la jaro. En 2023 la kongresa temo de la 108a UK, kiu okazis en Torino, Italio, kaj de la 4a VK, estis “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko de ILEI por la kongresoj 2025 kaj 2026

ILEIKonforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por:
– invitanto de la 58a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2025,
– invitanto de la 59a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

La Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj

poliglota
UEA estas la sponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2024: por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, kiu okazos rete en februaro/marto) kiel same por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, kiu okazos en majo, surloke en Prago).

Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la vintra (decembra) Ondo

decembraLa 15an de februaro 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 46-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj ampleksa 144-paĝa 318a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ unu kaj duona monatoj je la jarŝanĝo 2023/24.

La decembra demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-318demo.pdf.
La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 2022a kiel limdato en nia literaturhistorio

HELLa kunaŭtoroj de Historio de la esperanta literaturo (HEL), Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, havis agrablan renkonton en Padovo, kie ili parolis pri diversaj temoj lige kun la esperanta kulturo, interalie, ĝisdatigoj en HEL, bedaŭrinde kaŭzitaj de forpasoj aŭ kadukiĝoj multe pli ofte ol pozitivaj novaĵoj dum la jaroj post 2015.

Diskutante pri la sesa periodo de nia literaturhistorio, nome ekde 1993, ili konverĝis pri la opinio ke la 2022a fermas tiun segmenton pro almenaŭ kvar kialoj. En 2022 mortis la lasta aŭtoro en Esperanta Antologio (unua eldono, 1958), nome estingiĝis ĉiuj voĉoj de la montevidea renesanco. Difiniĝis gravaj geopolitikaj ŝanĝoj, koincide kun la pandemio de 2020-22 kaj la interslava milito ekde 2022. Forte evoluis la situacio de Esperantio, pro kaŭzoj internaj kaj eksteraj. La esperantlingva mikrosocio pli kaj pli eniris la interretan epokon, kun efiko ankaŭ al literaturo.

Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Stacioj de l’ amo aperis je la Tago de Sankta Valenteno

Stacioj de l amoLa 13an de februaro 2024, sojle de la Tago de Sankta Valenteno aperis la muzika albumo Stacioj de l’ amo de ĴeLe. Stacioj de l’ amo estas la kvina Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

KEREdukado.net kun subteno de UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kaj redaktoro de Edukado.net. Por la okazigo de provekzamenoj en 2024 la projekto bezonos plian investon de 2000 EUR. UEA pretas donaci sumon ĝis 1000 EUR, aldonante 1 EUR post ĉiu donacita 1 EUR. Vi povas subteni tiun programon per donaco al la konto Eduko de UEA.

Detaloj pri la projekto

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton