Kategoriaj arkivoj: Kulturo

Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

La betulo

Novelo de Sten Johansson Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Osip Mandelŝtam 125-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling En la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

La kvina telero: Kristnaska rakonto el Pollando

Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi kaj auskulti la Kristnaskan rakonton La kvina telero de la Krakova ĵurnalistino kaj verkistino Dorota Terakowska (1938–2004). Ĉi tiu rakonto, kiun tradukis Dorota Burchardt, antaŭ kelkaj jaroj … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Lasi komenton

Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il. Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | 3 Komentoj

Polifonia Sufero

Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015 Iam teoriistoj parolis pri la “fino de la historio”, kio okazus se la ĝenerala venko de libereco kaj demokratio metus la finan punkton, se ne plu estus antagonismoj en la socio, kaj la mondo … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Johannes Bobrowski (1917–1965)

Kune kun Hermann Sudermann (1857–1928) kaj Agnes Miegel (1879–1964) Johannes Bobrowski formas verkistan triopon devenintan kaj vivintan en la (ne plu ekzistanta) Orienta Prusujo. En siaj verkoj ili eternigas homojn kaj pejzaĝojn el regiono kies iamaj aŭtoktonoj malaperis. La 2an … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский). Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Muŝoj

Poemo de Aleksej Apuĥtin Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas: Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas! Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon, Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon, Libro … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Lev Tolstoj: Resurekto

Okaze de la Pasko, kiun ĉi-jare la orientaj kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas la 12an de aprilo, ni aperigas la Paskan (15an) ĉapitron el la 1a parto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj en la Esperanta traduko de … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La mono de Magso

Novelo de Trevor Steele Mia kara filo, Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

O. Henry. La vojoj, kiujn ni iras

Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi. Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Esperantaj noveloj tradukitaj sveden

Aperis la antologio Söka bostad i storstaden och andra noveller översatta från originalen på esperanto av Leif Nordenstorm och Sten Johansson (Serĉi loĝejon en grandurbo kaj aliaj noveloj tradukitaj el la Esperantaj originaloj de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson). Tio … Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Homoj kiuj ne postlasas spurojn

Patrick Modiano, nobelpremiito pri literaturo en 2014 En 2013 la sveda verkisto Martin Olczak murdigis en sia Dan-Browneca romano La Akademiaj Murdoj la konstantan sekretarion kaj la ceterajn anojn de la sveda akademio. La motivo? Justeco, ĉar August Strindberg neniam … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: Harry Harrison

Unu el la diskut-temoj de la grupo “Esperanto” en la origine ruslingva socia reto “V Kontakte” estas demando: “El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?”. Inter la 130 respondoj (inkluzive de (re)komentoj al la respondoj) estis menciitaj pluraj ĝeneralaj (en … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Miĥail Lermontov: Almozulo

Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento