Kategoriaj arkivoj: Kulturo

La 2022a kiel limdato en nia literaturhistorio

La kunaŭtoroj de Historio de la esperanta literaturo (HEL), Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, havis agrablan renkonton en Padovo, kie ili parolis pri diversaj temoj lige kun la esperanta kulturo, interalie, ĝisdatigoj en HEL, bedaŭrinde kaŭzitaj de forpasoj aŭ kadukiĝoj … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Stacioj de l’ amo aperis je la Tago de Sankta Valenteno

La 13an de februaro 2024, sojle de la Tago de Sankta Valenteno aperis la muzika albumo Stacioj de l’ amo de ĴeLe. Stacioj de l’ amo estas la kvina Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Versaĵoj en prozo de Turgenev: Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto

Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023). Komence … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kronikisto de ĉiutaga metafiziko

Jon Fosse estas blanka, ne tro juna, cis-genra eŭropa viro, do la malo de diverseco en la okuloj de iuj alternativuloj. Tamen la Sveda Akademio bone decidis, kiam ĝi atribuis la ĉi-jaran Nobel-premion por literaturo al li. Kial? Ĉar li … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj – denove en la japana

La libro pri la brazilindiana knabo Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj estas la libro originale verkita en Esperanto kiu havis plej grandan sukceson en la mondo! Neniu alia libro estis el Esperanto tradukita en tiom da lingvoj kiel tiu ĉi. Ĉu … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jonny M – Petolas: Nova albumo de Jonny M

Hodiaŭ, la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo aperis nova albumo de Jonny M. Ĝia titolo estas Jonny M – Petolas. Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero, sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junularo de hodiaŭ: La Mondanoj revenas!

La 15an de decembro 2023, je la Zamenhofa Tago, estis oficiale lanĉita la unuopaĵo La junularo de hodiaŭ de La Mondanoj. Per tio la Esperanto-rokbando La Mondanoj el Berlino, kiu fondiĝis en 1983, post longa paŭzo revenas al Esperanto. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dum kristnaska tempo: Speciala oferto

Okaze de la jarŝanĝaj festoj dum la tuta decembro 2023 la libroservo de UEA ofertas la kompaktdiskon … dum kristnaska tempo de Ralph Glomp kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. En ĉi tiu albumo estas 12 popularaj Kristnaskaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: “Kafejoj: Miksaĵoj de kulturoj”

«Post la malkovro de ĝiaj stimulaj ecoj en Abisenio (nun Etiopio), kafo fariĝis universala trinkaĵo, kaj ĝia preparado estis la temo de du enskribiĝoj en la Listo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de UNESKO. “Kafdomoj” plimultiĝis unue en la Proksima Oriento, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kukoj kun fromaĝ’: La kvara Esperanto-albumo de ĴeLe

Kukoj kun fromaĝ’ estas la kvara Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. Ĉi tiu albumo kun 11 ukrainaj popolkantoj en Esperanto aperis en 2017 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Armel Amiot: La vespera vento

Armel Amiot, Esperanto-artisto el Normandio (Francio), prezentis en la reto sian muzikvideon (klipon) La vespera vento el sia unua Esperanto albumeto Banĝo Esperanto (2022). Spektu ĝin en la Jutuba kanalo de Vinilkosmo: https://youtu.be/0Wij_yZUjXg.

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Primitiva 2: Nova bitalbumo de YASS

YASS (Hugo Yass, aŭ Yas Kawamura) estas japana krunerkantisto el Kioto kun silkeca kaj flustra voĉo. Li akompanas sian kantadon per akustika gitaro kaj ofte koncertas en kafejoj aŭ noktokluboj laŭ la krunera stilo surbaze de bosanova muziko. Li trovas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Originala beletro en BibLO

BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondo de Esperanto. Ĝi estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Armel Amiot: Nova muzikvideo kaj preparado de nova albumeto

La 15an de septembro 2023 Armel Amiot, Esperanto-artisto el Normandio (Francio), revenis por regali nin per la nova oficiala muzikvideo Nova ĝojo el sia unua Esperanto-albumeto Banĝo Esperanto. Spektu ĝin en la Jutuba kanalo de Vinilkosmo: https://youtu.be

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sen timo: La 9a albumo de Kajto

La 3an de aŭgusto 2023 Vinilkosmo eldonis bitformate la naŭan Esperanto-albumon de Kajto kun la titolo Sen timo. Ĉi tiu albumo estas tute malsama al la antaŭaj pro la granda kunlaborado de partoprenantaro. Ĝi enhavas 15 belegajn kantojn, luditajn kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton