Kategoriaj arkivoj: Historio

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2018

1. Antaŭ 110 jaroj mortis Léonce Vallienne (1854-1902-1908), en Esperanto ofte nomata Henri Vallienne, franca kuracisto, poeto kaj esperantisto; aŭtoro de la pioniraj Esperanto-romanoj Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908), tradukinto de Eneido kaj de aliaj verkoj, kunfondinto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ĉu nova mondo post la milito? Esperantistoj kaj internaciistoj antaŭ kaj post 1918

Okaze de la centjariĝo de la fino de la Unua Mondmilito ni aperigas eseon de Ulrich Lins, kiu estas ampleksigita versio de prelego, kiun li faris la 30an de julio 2018 dum la 103a UK en Lisbono kadre de la … Legi plu

Afiŝita en Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2018

4. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Catherine Louise “Cathy” Schulze (1913-1939-1999), usona esperantistino, Esperanto-instruistino, vicprezidanto de ELNA (1972-75), redaktoro de ELNA Newsletter (1978-86); fondinto (1970) de Esperanto-kursaro ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato kiu daŭras kiel NASK; kun sia edzo Bill ŝi heredigis … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Esperantismo kaj novaj ŝtatoj

Antaŭ cent jaroj, kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, en la septembra-oktobra numero de la revuo Esperanto aperis artikolo de Edmond Privat, dediĉita al novaj ŝtatoj, aperintaj en la teritorio de Ruslanda Imperio, kiu … Legi plu

Afiŝita en Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2018

3. Antaŭ 80 jaroj estis ekzekutita Vladimir Valentinoviĉ Varankin (Варанкин, 1902-1918-1938), rusa sovetunia pedagogo, membro de la Lingva Komitato (1930-34), aŭtoro de la populara romano Metropoliteno (1933, angle 1979, ruse 2008). [Legu pli en NDK, p. 291-293.] 4. Antaŭ 80 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2018

3. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Josip Pleadin (1958-1977-), jugoslavia kaj kroata eldonisto, presisto kaj esperantisto; redaktoro kaj eldoninto de pluraj verkoj en/pri Esperanto, aŭtoro de Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj (2002), Ordeno de Verda Plumo (2006) kaj Cigna kanto (2013). … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto – 131-jara!

Antaŭ 131 jaroj, la 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2018

4. Antaŭ 10 jaroj mortis Lee Chong-Yeong (1932-1948-2008), korea fakulo pri komerca administrado kaj esperantisto, prezidanto (1994-95, 1998-2001) de Korea Esperanto-Asocio, komitatano (1989-2007), prezidanto (1995-98) kaj vicprezidanto de UEA (2001-04), ano de ties Elekta Komisiono (2006-07), lanĉinto de “Kampanjo 2000”, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio | Etikedigita , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2018

02. Antaŭ 30 jaroj mortis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2018

1. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Pál Lengyel (1868-1898-1932), hungara presisto kaj esperantisto, teknika redaktoro de Presa Esperantista Societo en Parizo (1905-14), eldonanto de Lingvo Internacia (1899-1904), redaktoro de Juna Esperantisto (1909-14), redakciano de Literatura Mondo en ties unua eldonperiodo (1922-26), … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

NDK sub lupeo

En la ĵus eldonita enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) estas biografioj de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof kaj aliaj pioniroj ĝis nuntempaj elstaruloj en la sferoj de movadorganizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | 6 Komentoj

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2018

5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Magomet Isajev (Магомет Измайлович Исаев, Исаты Измаилы фырт Мæхæмæт, 1928-1956-2011), konata fakulo pri la iranaj lingvoj, sociolingvistiko kaj interlingvistiko, vicprezidanto de la Ruslanda Packomitato, prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj Esperantistoj ĉe … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

En la antaŭnelonge eldonita enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) estas biografioj de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof kaj aliaj pioniroj ĝis nuntempaj elstaruloj en la sferoj de movadorganizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | 13 Komentoj

La nova enciklopedio jam estas aĉetebla

La enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) prezentas ducent eminentajn esperantistojn ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj en la sferoj de movad-organizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Malkiel en la Enciklopedio … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2018

2. Antaŭ 15 jaroj mortis Lou Harrison (1917-2003), usona komponisto kaj esperantisto, kiu verkis poemojn en Esperanto kaj donis Esperantajn titolojn al pluraj el siaj muzikaj verkoj, interalie, al La Koro Sutro (1973). 7. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Nikolaj Afrikanoviĉ … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova enciklopedio: Nia diligenta kolegaro

Post du semajnoj en Kaŭno (Litovio) estos presita nova enciklopedio pri 200 eminentaj esperantistoj, kiun kuneldonas la Ruslanda eldonejo Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio. Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | 7 Komentoj

Jubileo de Teo Jung (1892-1986)

Antaŭ 125 jaroj, la 21an de decembro 1892 naskiĝis Theodor “Teo” Jung (1892-1986), ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de Heroldo de Esperanto. Okaze de la jubileo ni publikigas artikolon pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

Jubileo de Ernest Drezen (1892-1937)

Antaŭ 125 jaroj, la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892, en Libava (tiam en Kurlanda gubernio de Ruslando, nun Liepāja en Latvio) naskiĝis Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1937), latva sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto. De 1921 ĝis … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La romano pri Romano

Antaŭ 80 jaroj, la 1an de novembro 1937 en Varsovio naskiĝis Roman Dobrzyński, televida ĵurnalisto kaj esperantisto, la plej konata aŭtoro de dokumentaj filmoj en/pri Esperanto. Ni gratulas nian eminentan samideanon okaze de la 80-jariĝo kaj deziras al li sanon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton