Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis Vinilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio. Flo skribis:

«La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.

« Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.

« Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

« Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas detruita.

« La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.

Feliĉe neniu persono estis vundita.»

Floréal Martorell

La redakcio de La Ondo kunsentas kun Flo kaj esperas, ke li sukcesos rapide restarigi Vinilkosmon, kiu laboras por la tuta esperantista komunumo.

La retejo de Vinilkosmo
Intervjuo kun Flo en La Ondo de Esperanto (2003)

Ĉe represo bonvolu referenci al la novaĵretejo La Ondo de Esperanto
https://sezonoj.ru/2011/09/flo/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

17 Responses to Katastrofo ĉe Vinilkosmo

  1. Franklin Montenegro diras:

    Kara Flo,
    Nur ĉimatene mi informiĝis pri katastrofo de Vinilkosmos per la fotoj publikigitaj de vi en FB. Mi tre bedaŭras ke tio okazis al vi, pro via persona perdo kaj pro la perdo de Esperantujo… Mi sentas dankema ke vi mem fizike ne estis damaĝita. Ke via entrepreno baldaŭ restariĝu. Vi estas tre grava por ni. Multon da amo

    franklin

  2. Estimata Flo,

    Fratan brakumon kaj kuragxon por la daurigo de la laboro! Dank al Dio neniu vundigxis. Vi ne estas sola kaj mi certas ke la esperanta komunumo kunhelpos vin.

    Luciano (Libroservo de Brazila Esperanto-Ligo)

  3. Majra Nobre diras:

    Kara Flo,

    Vinilkosmo superos ĉi tiun malfacilan momenton kaj daũros plenigante niajn korojn per viajn belegajn muzikojn!

    Fratajn Salutojn,

    Majra Nobre, Rio de Janeiro, Brazilo.

  4. Carlos Alberto G. Silva diras:

    Estimata Samideano Floréal Martorell (Flo),

    Ni tutkore deziras kuraĝon, sanon kaj esperon al vi!

    Paŝo post paŝo, vi venkos la tutajn obstaklojn kaj Vinilkosmo daũros vian belegan kaj mirindegan laboron!

    Dio benu vin!

  5. Mikelo59 diras:

    Kara amiko Flo’

    Mi ege bedaŭras tion, kio okazis, kaj tutkore kompatas kun vi. Sed Vinilkosmo tiel gravas por ĉiuj esperantistoj! Kuragxon!Tre baldaŭ resanigxos tiu vundego…kaj Vinilkosmo farigxos eĉ pli riĉa, bela kaj sukcesa!
    Ni ĉiuj estas kun vi, kara Flo’ !!!
    Vivu Vinilkosmo! Vivu Esperanto!
    Plej amikajn salutojn kaj pensojn el Nordo (Francio)

    Mikelo

  6. @ AmoDeL’Iro
    @ cxiuj

    Jen la respondo de Flo mem al tia demando:

    “Nun la plej bona maniero helpi nin atendate la rezultojn de la asekurkompanioj estas subteni nin acxetante diskojn cxe http://www.vinilkosmo.com kaj elsxuti albumojn en nia elsxutservo http://www.vinilkosmo-mp3.com

  7. AmoDeL'Iro diras:

    Espereble la asekurkompanio kovros materialan elspezojn, kaj ni helpos lau nia povo restarigi Vinilkosmo-n. Diru kiel Espo Despo povas helpi?

    Amike,

    AmoDeL’Iro

  8. Jacinto Yogui diras:

    Kara Flo,

    Mi bedaŭras ĉi tiun katastrofon. Forton, paciencon kaj trankvilecon.

    Amike,

    Jacinto

  9. Kara samideano Flo:
    Nome de la Meksika Esperanto-Instituto kaj nia televidprogramo “me-informo” (www.telecentral.com.mx)ni deziras kuragxigi vin pro la lastaj okazajxoj, ni profunde bedauxras la perdon (espereble momenton)cxar via labor estas grava por multaj en la mondo. ni solidarecas tute respekte.
    Via amiko Vicente Valdes Bejarano
    Urbo Aguaskaljentes, Meksiko

  10. José Pinto de Sousa diras:

    Kia katastrofo! La amantoj de Esperanto-muziko devas reagi kaj finance kontribui por ke Vinilkosmo denove povu elcindriĝi.

    José Pinto de Sousa, Bruselo, Belgio

  11. Betty Chatterjee diras:

    Kara Flo Martorell,

    Kia terura okazaĵo por vi kaj por viaj kolegoj!

    Edvige Ackermann tute pravis skribante ke ‘la tuta esperantistaro estas kun vi en tiu ĉi malfacila momento.’

    Tutkorajn simpatiojn!

    Amike

    Betty Chatterjee (Danio)

  12. Anjo diras:

    Kara Flo!

    Ankaŭ ni en Hungario, estas kun vi Flo!

    Ni brakumas vin. Kuraĝon al vi!

    Anjo Amika, Budapeŝto, Hungario

  13. Kani diras:

    Kara Flo, vi scias, ke vi havas la tutan esperantistaron cxe via flanko.

    Homoj, nun necesas al Flo cxies helpo. Acxetu muzikon!

  14. edvige diras:

    Estimata,
    kian teruran okazintajxon! Mi ege bedauxras… kompreneble tio kio forbruligxis estas perdita kaj ne anstatauxebla, felicxe ke neniu ecx vundigxis….
    Cxion alian per pacienco kaj persisto oni povos rehavi, tamen ja la kostoj estos imponaj.
    Kuragxon! La tuta esperantistaro estas kun vi en tiu cxi malfacila momento.
    Fortan cxirkauxbrakon!
    Edvige Ackermann, Trieste, Italio

  15. Ariadna García Gutiérrez diras:

    Kara Flo Martorell!!!
    Mi kaj la tuta kuba esperantistaro ege bedauxras la nunaj okazintajxoj kaj deziras al vi fortojn kaj sukcesojn por povi levigxi de la perdoj gxenerale kaj por restarigi la aferojn denove kiel anatauxe.Mi certas ke la esperanto komunumo bezonas vin kaj Vinilkosmo.Pacienco kaj forto, vi sukcesos.Sorton kaj cxio plej bona ni deziras al vi. Amike kaj brakume
    Ariadna kaj KEA

Respondi