Kategoriaj arkivoj: Esperantujo

Ĉi tie estas listigitaj primovadaj artikoloj, aperintaj en nia retejo.

Estraro de TEJO por 2024-2025: ni serĉas kandidatojn!

Ĉu vi estas engaĝita esperantisto? Ĉu vi volas helpi la movadon daŭre flori? Ĉu vi pretas gvidi la plej grandan asocion de Esperanta junularo? Kontaktu la Elektan Komisionon de TEJO! La Elekta Komisiono estas organo de TEJO, kies tasko estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Okaze de tiu ĉi Internacia Virina Tago, 8 marto 2024, la Esperanto-komunumo solidariĝas kun la virinoj de la mondo, emfazante la gravecon de genra egaleco, inkluzive la rajton de ĉiuj virinoj kundividi la politikan, ekonomian kaj kulturan bonfarton de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Homoj sur la tero: marta rabato de la libroservo de UEA

Okaze de la 125a naskiĝdatreveno de la sveda aŭtoro Stellan Engholm, kiu naskiĝis la 25an de marto 1899, la libroservo de UEA dum la tuta marto ofertas lian premiitan romanon Homoj sur la tero kun triona rabato, sendepende de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Enketo pri Esperanto

Serbia Esperanto-Ligo (SEL) petas vin respondi al la enketilo por esperantistoj. Tiel vi helpos al esploro, kiun SEL realigas kunlabore kun neesperantista fakulino, profesorino de la Filozofia Fakultato de Universitato en Beograd. Ĉi tio estas enkonduka enketo por bildigi la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Alia mondo eblas: Monda Socia Forumo 2024 en Nepalo

La Monda Socia Forumo 2024, kiu okazis en Katmanduo de la 15a ĝis la 19a de februaro, kunigis aktivulojn el la tuta mondo sub la temo “Alia mondo eblas”. Katmanduo kun sia riĉa etna diverseco funkciis kiel vivoplena fono por … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekkonu la novan TEJO-estraranon Ikvero Almeida

Ni ĝojas prezenti al vi la estraranon de TEJO Ikvero Almeida, kiu aliĝis al la TEJO-teamo antaŭ kelkaj semajnoj. Ni ekkonu lin, lian ĝisnunan agadon kaj planojn por la estonteco!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rekonstrui universon

Antaŭ kvardek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955-1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Okaze de la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | 3 Komentoj

La 40a PSI

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ Pasko ie en Germanio. Por la 40a PSI, kiu okazos ekde la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UK-109: 373 aliĝintoj el 50 landoj

Je la 1a de marto 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 373 personoj el 50 landoj. Plej multe da aliĝoj venis el Germanio … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Eurovizio kaj Esperanto

La ĉi-jara EuroVizio-kantofestivalo okazos la 7-9-11an de majo en la urbo Malmö en Svedio. La Respubliko San-Marino ĝis nun ne decidis pri la elekto de la prezentota kanto, do en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan kanto-elektan konkurson. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | 2 Komentoj

Ankoraŭfoje pri nia poŝta adreso

Antaŭ tri jaroj ni ĉesigis la tro kostan abonadon de poŝtkesto kaj informis pri tio niajn partnerojn. Evidentiĝis, ke ĝis nun ne ĉiuj atentis niajn anoncojn pri la adresŝanĝo kaj daŭre sendas poŝtaĵojn al la ne plu funkcianta poŝtkesta adreso. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

En 2025 BET okazos en Kaŭno

BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estas tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. En 2025 BET revenos al Litovio, BET-59 okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno (litove: Kaunas). BET-59 funkcios en la universitato Vytautas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vintraj Tagoj en Oulu

Esperanto-Asocio de Finnlando organizas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio. Ĉi-jare Vintraj Tagoj de EAF okazos en Oulu la 9-10an de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Kvar generacioj sub la sama tegmento: la februara rabato

Februaro 2024 markas ne nur la komencon de la jaro de la drako, sed ankaŭ la 125an datrevenon de la naskiĝo de la ĉina verkisto Shū Qìngchūn (li naskiĝis la 3an de februaro 1899), pli konata kiel Lao She, kiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-ekspozicio: unika longtempa projekto en Litovio

Jam la sepan jaron daŭras unika informa projekto en Litovio – migranta ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof. Ekde 2017 ĉi tiu ekspozicio, profesie preparita de Pola instituto en Vilno kaj de Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton