Aŭtoraj arkivoj: La redakcio

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo

Esperanto en somera porinfana klerigejo

Jam la trian fojon mi bonŝance ĝuis la restadon en la infantendaro de la lernejo “ĤimBio” (vd. https://sezonoj.ru/2020/08/masi-33/). Kutime ĝi estas virtuala kursaro pri ĥemio kaj biologio por diversaĝaj infanoj, interesiĝantaj pri ĉi tiuj temoj. Tamen fojfoje okazas ankaŭ ĉeestaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Faka Forumo dum la UK 2022

La Faka Forumo estas programero dum la UK, dum kiu reprezentantoj de Fakaj Asocioj povas prezenti la agadon de sia asocio, proponi kunlaboron, fari sugestojn kaj interkomuniki.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas

La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝis la 31an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Malnova foto el Permo

Post la artikolo pri tio, kiel mi eksciis pri Esperanto kaj eklernis ĝin (vd. https://kronikisto.livejournal.com/1635.html), kiu estas jam pli ol 380-foje legita kaj pli ol 50-foje komentita, mi publikigis en mia ruslingva priesperanta ĵurnalo (livejournal) artikolon pri mia unua esperantista … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco

La 30a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Medicinistoj denove kongresis en Hungario

Dank’ al la senlaca laboro de Katalin Faragó, la 22a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso de la 13a ĝis la 17a de julio 2022 estis gastigata en Hódmezővásárhely –Szeged, jam la kvinan fojon en Hungario. La unua kongreso okazis en Krakovo en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Estraro de TEJO 2022-2023

Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan Estraron de TEJO por la mandato 2022-2023: Prezidanto: Albert Stalin Garrido

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Nova Estraro de Pola Esperanto-Asocio

Inter la 23a kaj 26a de junio 2022 okazis en Łódź la 39a Pola Esperanto-Kongreso. La 25an de junio 2022 membroj de Pola Esperanto-Asocio (PEA) partoprenis en Ĝenerala Kunsido dum kiu ili decidis pri la novaj estraro kaj revizia komisiono … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Tago: Antaŭ 135 jaroj aperis la Unua Libro

Antaŭ 135 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tripersona Kongresa Fako de UEA el la stabo de E@I

UEA ial ne aperigis gazetaran komunikon pri la ĉeso de la senprecedence longa laboro de Clay Magalhães kiel la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (KKS = kokoso), kaj ni devis aperigi en La Ondo prian artikolon de Osmo Buller. Ĉar … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: La venĝo

Ni ĉiuj estis inter naŭ- kaj dekjaraĝaj. Tiam ne ekzistis videoludoj. Ekzistis nur vitraj globetoj, kajtoj, kolekto de futbalbildoj kaj… futbalo. Sovaĝa surstrata futbalo, futbalo en malplenaj terpecoj en la urbo, futbalo en la domkorto, en la koridoro ekster la … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Lenka Doškářová, TEJO-volontulino, rakontas pri BET-56

TEJO volontuloj, precipe somere, vojaĝas al proponitaj eventoj. Ankaŭ eblas trovi iun mem kaj konvinki ĉiujn, ke ĝi mojosas. Tion mi faris, ĉar eksciinte pri BET – ​​Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio mi tuj sentis, ke mi je kia ajn kosto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj

Komence de julio 2022 finiĝis tre grava laborperiodo de la redaktoro de la paĝaro edukado.net, Katalin Kováts, estro de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kun sia teamo dum la unuaj ses monatoj de la jaro okupiĝis pri la restartigo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Esperantujo revigliĝas

Post du jaroj en la kondiĉoj de kontraŭpandemiaj reguloj nun denove okazas esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en diversaj landoj, kaj tio respeguliĝas en la junia (nordhemisfere: somera) ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2022, №312). En ĝia primovada sekcio “Eventoj” … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Сifereca Kongresa Libro de la 107a UK kaj kongresa apo disponeblas

La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton