Kategoriaj arkivoj: Aleksander Korĵenkov

La printempa Ondo

Antaŭ du semajnoj aperis la marta (laŭ la nordhemisfera vidpunkto: printempa) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, 2026, №1 (327). Sur ĝiaj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol kvindek tekst(et)oj kaj multaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 109 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof

Hodiaŭ, je la 109a mortodatreveno de Lazarj Markoviĉ (Ludoviko) Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro “Homarano” (2011) de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Gajan Paskon!

Kristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 12an de aprilo 2026, festas Paskon laŭ la (nov)Julia kalendaro. En nia retejo estas legeblaj kvar beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin. Ivan Ŝmeljov: La febro … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”

Ankoraŭ fine de la lasta jardeko de la 20a jarcento la abonantoj de “La Ondo de Esperanto” kun la decembra eldono de la gazeto ricevis broŝuron kiel senpagan literaturan suplementon. Sed meze de la unua jardeko de la nuna jarcento … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2026

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Boris Aleksejeviĉ Zozulja (Зозуля, 1941-1975-2020), sovetunia kaj ruslanda inĝeniero, programisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, fondinto de la eldonejo “Verda Kukolo” ĉe kiu aperis pluraj libroj kaj broŝuroj, inkluzive de liaj propraj verkoj: “Plumprovo” (1994), “Ne stumblu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Preskaŭ naŭcent aliĝintoj al la kongreso en Graco

Je la 1a de aprilo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 891 personoj el 57 landoj. Dum marto aliĝis 134 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-111: La dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto

La 31a de marto 2026 estas la lasta tago de la dua aliĝperiodo al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026. Ekde la 1a de aprilo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-novaĵoj: Pli ol 800 abonantoj

La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj kaj daŭre kreskis. Komence de marto la abonantaro superis 800, kaj je la 28a de marto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Por vi, verkemuloj: Ses literaturaj konkursoj en 2026

Nur dek tagoj restas ĝis la limdato de la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sed ĉi-jare verkemaj esperantistoj povas sendi siajn verkojn al ses internaciaj literaturaj konkursoj. Vidu ĉi-malsupre la liston kun la indiko de la limdatoj:

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ du senpagaj libroj en nia retejo

En nia retejo aperis du novaj bitlibroj: literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”, kiujn la abonantoj de ĉi tiu gazeto senpage ricevis en la abonjaroj 2019 kaj 2020: antologio “El la rusa poezio” kaj originala novelaro “Io devas okazi” … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero pri arkeologio

“Al tiuj, kiuj ankoraŭ rigardas arkeologion kiel ekstermodan kaj malaktualan sciencon, lastatempaj eventoj alportis akran refuton. Gravaj malkovroj okazis tiel rapide, ke multaj homoj nun parolas pri nova ora epoko por ĉi tiu fako. En februaro 2025, la malkovro de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Aperis la Dua Bulteno de la 111a UK en Graco

En la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en Graco (Graz, Aŭstrio). Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol 750 aliĝintoj al UK-111

Je la 1a de marto 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 757 personoj el 56 landoj. Dum februaro aliĝis 45 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2026

2. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis René Lemaire (pron.: lemér, 1876-1892-1954), franca komercisto, pioniro de Esperanto (Esperantisto №2026) kaj Ido, ĉefa helpanto de L. de Beaufront en la disvastigo de Esperanto; sekretario (1898-1902) de la plej granda tiutempa Esperanto-asocio SPPE kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton