
Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?
Mi nomiĝas Natalja, mi estas 25-jaraĝa, kaj mi venas el la majaa tropika arbaro en Meksiko! El Jukatano 🙂
Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?
Mi faris bakalaŭriĝon pri politikaj sciencoj, kaj poste magistriĝon pri Financoj. Kadre de miaj studoj, mi laboris en la financa teamo de kelkaj kompanioj helpante per la vendado/aĉetado de nemoveblaĵoj, pripensado de kompania strategio, ktp. En mia libera tempo, mi ŝatas legi, paraŝuti, fari ekskursetojn, fari pilateson kaj lerni novajn aferojn!
Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Mi lernis Esperanton kiam mi estis 17-18 jaraĝa, sed pro la kunteksto en kiu mi vivis mi ne vere havis la okazon iam ajn trovi aliajn esperantistojn kaj eniri Esperantujon persone. Ĉi-jare mi unuafoje partoprenis Esperantajn eventojn, kaj sufiĉe multe ŝatis la spertojn tiel ke mi volis pli profunden esplori ĉi tiun mondon. Nun mi havos la tutan Esperantan sperton haha.
Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?
Demandu al mia ĉefo 😆
Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?
Ĉies klaĉojn.
Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aŭ ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj!
Mi pasinte uzis Pasportan Servon por iomete vojaĝi en Francio, kaj por viziti Bruselon. Tio sufiĉe utilis kiam mi estis malriĉa studento.
Mi ĉi-jare partoprenis IJF-n en Ĉervjo, kaj poste IJK-n en Katalunio. Estis bonega maniero konatiĝi kun pli da homoj kaj viziti malofte vizitatajn lokojn. Mi aparte ŝatis la eblecon iri al San-Marino 🙂
Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto?
Esperantujo estas kiel esti en la bazlernejo, sed vi estas 20-jaraĝa.
Mi nun estas malpli konvinkita, ke ekzistas trajtoj komunaj al ĉiuj esperantistoj, sed ĉiuokaze, la etoso estas sufiĉe akceptema, bonveniga kaj progresema.
Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?
Pluvas multe. Sed ĉiukaze Roterdamo restas bela urbo, kaj ĉiuj ŝajnas sufiĉe amikemaj 🙂
Ĉu vi havas vivdevizon?
“Tempo atendas neniun”.
Fonto: https://www.tejo.org/tejo-volontulo-sinprezentas-natalia/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















