2500 tagoj da ĉiutaga informado en la Ondo

2500La 4a de novembro 2026 estas la 2500a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2500 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Cetere, 2500 tagoj estas 6 jaroj + 10 monatoj + 4 tagoj da senĉesa ĉiutaga informado

Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ 16 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4558 tekstoj (inkluzive de ĉi tiu). Ilin garnas pli ol kvin mil (5822) ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (10 mil 125 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto vizitita pli ol dek mil fojojn. Pli ol sep mil fojojn estas vizititaj la Korĵenkovaj artikoloj pri la Unua Libro de Zamenhof (7.156) kaj pri ties lastaj vivojaroj kaj morto (7.125) kaj la diskutartikolo “Granda skismo en Esperantujo” de la Tjumena ĵurnalisto Stanislav Belov (7.094).

Entute, dum la lastaj 2500 tagoj jam 16 artikoloj estas legitaj pli ol 4000 fojojn, el kiuj 12 artikoloj legiĝis pli ol 5000 fojojn. Cetere, antaŭ 1500 tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur tri tekstoj superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.

10.125. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
7.156. Korĵenkov A.: La Unua Libro
7.124. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
7.094. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
6.441. Korĵenkov A.: Ĉu la lasta ARKONES?
6.276. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
5.614. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
5.556. Korĵenkov A.: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
5.477. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
5.318. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
5.334. Szilvási L.: Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
5.226. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
4.916. BET-59: La unua informilo
4.544. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
4.458. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (100-120 paĝoj) trimonata bitgazeto, en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro). Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur la abonantoj. Ekde la ĉeso de la papera epoko en decembro 2016, dum dek jaroj la baza tarifo por la bitgazeto (pdf kaj epub) estas 15 eŭroj; ĝi validas ankaŭ por la 2026a jaro, kiu estas la lasta gazeta jaro de “La Ondo”.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas la gazeton, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2026 aŭ donacu sumon por ke la retejo funkciu ankaŭ dum 2027.

Ĉiuj donacintoj en 2027 ricevados nian kelkpaĝan novaĵ-bultenon, kiu iom similos al nia rubriko “Koncize”.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/11/ondo-169/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi