La 112a UK: Kampanjo 140+140 – feste al 140 jaroj de Esperanto, rigardante al pliaj 140!

melburno

140 jarojn vivintajn, 140 jarojn vivontajn! En 2027 la internacia lingvo Esperanto festos sian 140-jariĝon. Por marki tiun historian jubileon per konkreta investo en la estontecon de la Esperanto-movado UEA lanĉas la monkolektan kampanjon 140+140. La kampanjo celas subteni la partoprenon de esperantistoj, precipe volontuloj, en la 112a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 3a ĝis la 10a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio. Tial ĝi favoros la Fondaĵon Partoprenu UK-on (PPUK): https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

La ideo estas simpla kaj simbola: por 140 jaroj da historio + 140 jaroj da estonteco = 280 EUR. Per tiu referenca donaco la kampanjo invitas esperantistojn ne nur festi la atingojn de la pasinteco, sed ankaŭ aktive kontribui al la estonteco de nia lingvo kaj komunumo per subteno al la partopreno de volontuloj en la historia 112a UK. La UK de 2027 estos grava mejloŝtono por la geografia universaleco de la Esperanto-movado, simile al la UK de 2024, la unua okazinta en Afriko. En pli ol 120 jaroj da UK-oj nur unufoje, en 1997, okazis UK en Oceanio, kien la kongreso nun revenos post 30 jaroj. La kampanjo celas ankaŭ konsciigi esperantistojn pri la graveco subteni tiun historian kongreson, dum kiu ni festos ankaŭ la 140-jariĝon de Esperanto.

La kampanjo celas mobilizi almenaŭ 140 donacantojn kaj kolekti minimume 14 000 EUR. UEA aparte kuraĝigas la simbolan referencan donacon de 280 EUR, sed ĉiu kontribuo gravas kaj bonvenas. Tial, por ebligi al pli da homoj partopreni la kampanjon, UEA proponas kvar simbolajn donacnivelojn, inspiritajn de la karakterizaj ĉarmaj bestoj de Aŭstralio:

  • Koalo – 35 EUR
  • Emuo – 70 EUR
  • Ornitorinko – 140 EUR
  • Kanguruo – 280 EUR

Ĉiuj donacintoj, kiuj kontribuos per almenaŭ 35 EUR, ricevos simbolajn ciferecajn regalojn de la 112a UK kiel dankesprimon pro sia subteno. Krome, donacintoj de 280 EUR aŭ pli estos konsiderataj specialaj gastoj de la 112a UK, kio signifas, ke ili rajtos je senpaga kongresa aliĝo, se ili ankoraŭ ne aliĝis kaj se ili decidos ĉeesti la kongreson. Tiu avantaĝo estas persona kaj netransdonebla kaj validas ekskluzive por individuaj membroj de UEA por 2027. Por ĝui ĝin sufiĉos informi sian UEA-kodon en la kongresa aliĝilo post la registrado de la donaco fare de UEA.

La kampanjo estas samtempe invito al tutmonda solidareco. La UK estas unu el la plej gravaj renkontiĝoj de la Esperanto-komunumo, kie homoj el diversaj landoj, kulturoj kaj generacioj kuniĝas pere de komuna neŭtrala lingvo. Helpi iun partopreni signifas plifortigi tiun internacian renkontiĝon kaj kontribui al pli vasta reprezentado de Esperanto. La kolektitaj rimedoj subtenos aliĝkotizojn kaj laŭ la disponeblaj rimedoj kaj realaj bezonoj ankaŭ aliajn kostojn ligitajn al la partopreno de volontuloj. La kampanjo daŭros ĝis la fino de la dua aliĝperiodo de la 112a UK, la 31a de marto 2027, dum la monkolektado kaj la laboroj por subteni volontulojn progresos paralele por ke la disponeblaj rimedoj laŭeble jam frue helpu al la preparado de la kongreso.

La unuajn 140 jarojn ni heredis – la venontajn 140 jarojn ni konstruu kune! Subtenu la kampanjon 140+140 kaj la Fondaĵon PPUK: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk. La 1a aliĝperiodo de la 112a UK – tiu kun la plej favorprezaj kotizoj – daŭros ĝis la 30a de novembro 2026. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon aliĝi kun la plej granda rabato: https://uk.esperanto.net – eblas donaci ankaŭ per la aliĝilo de la 112a UK.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1344.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi