Ĉu vi estas juna kaj ŝatus aliĝi al Junulara E-Semajno, kiu okazos en Vilno (Litovio) de la 27a de decembro 2026 ĝis la 3a de januaro 2027, sed ne havas sufiĉe da mono por mem pagi vian partoprenkotizon?
Jen helpo, kiun ni povas provizi al vi!
Dank’ al la malavaraj donacoj de diversaj homoj kaj organizoj, ni povas oferti al pluraj junuloj senpagan partoprenon en JES.
Kondiĉoj de la subteno:
- esti juna (≤ 35 jaroj),
- esti preta roli kiel helpanto dum JES,
- paroli Esperanton almenaŭ je nivelo de baza konversacio,
- havi kompreneblan kialon por ne povi mem pagi sian kotizon (ekzemple, ĉar vi estas studento sen propra salajro).
Prioritate estos elektitaj personoj kiuj neniam antaŭe partoprenis en JES.
La subteno kovras la plenan partoprenkotizon, t. e., garantias senpagan partoprenon inkluzive de programo, manĝado kaj tranoktado en plurlita ĉambro. La subteno ne kovras vojaĝkostojn.
Eblas kandidatiĝi ĝis la 7a de novembro 2026.
Por kandidatiĝi, simple skribu retpoŝte al litovajunularo@gmail.com en kiu vi
- koncize prezentas vin mem,
- klarigas kial vi bezonas la subtenon de la JES-Fonduso,
- (se aplikeble,) priskribas kiuj estas viaj ĝisnunaj spertoj helpi surloke en Esperanto-eventoj.
Ni antaŭĝojas pro via kandidatiĝo!
Fonto: https://jes.esperantojugend.de/fonduso/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















