Sur ĉefurba strato saltetante kuras sufiĉe juna viro. Liaj movoj gajas kaj viglas; la okuloj radias, memkontente ridetas la lipoj, agrable ruĝas la dolĉa vizaĝo. Li, la tuta, estas kontento kaj ĝojo.
Kio okazis al li? Ĉu li ricevis heredon? Ĉu oni promociis lin al pli alta rango? Ĉu li rapidas al amrendevuo? Aŭ eble li nur bone matenmanĝis, kaj la sento de l’ sano, la sento de l’ sata forto vigligis ĉiujn liajn membrojn? Aŭ oni metis sur lian kolon vian belan okangulan krucon, ho, Pollanda reĝo Stanislao?
Ne. Li verkis kalumnion pri konato, zorge disvastigis ĝin, aŭdis ĝin, ĉi kalumnion, el la buŝo de alia konato, kaj li mem ekkredis ĝin.
Ho, kiel kontenta, eĉ kiel bonkora estas tiuminute ĉi tiu ĉarma, multepromesa juna homo.
Februaro 1878
Tradukis Aleksander Korĵenkov
Noto de la tradukinto
Aŭ oni metis sur lian kolon vian belan okangulan krucon, ho, Pollanda reĝo Stanislao? Temas pri la ordeno de S-ta Stanislao de la 3a grado, la plej malgrava el la Ruslandaj ordenoj.
Ĉi tiu traduko aperis en jena libro:
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2023).
Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage nur la abonantoj de “La Ondo de Esperanto”. Se vi volas ricevi la libron, bonvolu aboni “La Ondon”
Legu ankaŭ:
Ivan Turgenev: La vilaĝo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La maljunulino (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: Manjo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La hundo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La rivalo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La almozulo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/turgenev-9/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















