
Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?
Saluton! Mi estas Boróka kaj mi havas 24 jarojn. Mi estas hungara, sed mi vivas en Nord-Irlando ekde kiam mi aĝis 5. Mi estas persono kiu ŝatas provi iomete de ĉio. Se mi vidas unuradan biciklon, mi lernu rajdi sur ĝi, se mi vidas Rubik-kubon, mi solvu ĝin, kaj se mi vidas tri malgrandajn pilkojn mi ĵonglu per ili… Eble la “klaŭno”-akuzoj estis veraj.
Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?
En mia eksteresperantuja vivo mi studis pri kino (Cinematic Arts) ĉe Ulster University en Derry, Nord-Irlando. Kaj kiam mi finis mian kurson, mi laboris pri multaj profesiaj filmaj scenejoj helpante la kameraan sekcion.
Mia plej ŝatata okupo estas ludi hungaran popolmuzikon per mia violono ĉar ĝi ege feliĉigas min. Bedaŭrinde mi neniam lernis la hungaran popoldancon sed mi ege volas. Mi scias pri kelkaj moldavaj dancoj kiujn mi volus montri al miaj kunloĝantoj. Kelkaj el miaj aliaj ŝatokupoj estas: krei filmojn, desegni de tempo al tempo, tabloteniso, vojaĝi, kaj iri al la kinejo.
Vivante en Nederlando, mi ŝatus bicikli pli kaj lerni ludi la gitaron kiu estas en la teretaĝo de Voldom!
Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Mi volis iĝi TEJO-volontulo ĉar mi enamiĝis al Esperanto kiam mi partoprenis en la dua sezono de Esperanto Senlime.
Mi antaŭĝojas renkontiĝi kun aliaj esperantistoj, fari amikojn, amuziĝi, kaj lerni pli pri mi mem dum la jaro.
Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?
Nuntempe mi fokusiĝas pri la lernado de la lingvo. Sed mi volas okupiĝi pri kreado de filmetoj. Mi havas bonan ideon kiun mi volus konkretigi por TEJO. Kiam la plano pretos, mi vere volas krei mallongan intervjuon kun la partoprenantoj de la dua sezono de Esperanto Senlime. Mi volas kundividi iliajn rakontojn kaj kiel iliaj spertoj iris.
Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?
Mi ne povas atendi plibonigi mian Esperanton, lerni pli pri la Esperanto-movado, kaj sperti frenezajn aventurojn kun miaj kolegoj kaj aliaj homoj kiujn mi renkontos.
Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aŭ ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj!
Mi jam havis sperton en la Esperanto-movado kiam mi estis en la dua sezono de Esperanto Senlime. Mi sentis min ege bonŝanca esti en la teamo kun Benĝi kaj Leo por tiu konkurso. Ili estis ambaŭ helpemaj kaj afablaj homoj. La plej bona teamo… BBL <3
Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto?
Unue, por mi Esperanto estis la sekreta lingvo inter mi kaj mia koramikino. Nun, ĉar mi havas la oportunon paroli Esperanton kun aliaj esperantistoj, ĝi sentiĝas kiel komunumo. Por mi, esti esperantisto signifas amuziĝi kun aliaj homoj el aliaj landoj.
Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?
Mi antaŭĝojas komenci la laboron, ĝi sajnas interesa! La Centra Oficejo estas ege pli granda kaj bela ol mi atendis. Miaj kolegoj estas ege ĉarmaj, mi ne povas atendi pluekkoni ilin!
Ĉu vi havas vivdevizon?
“Ĝi ĉiam ŝajnas neebla ĝis ĝi estas farita”.
Fonto: Fonto: “https://www.tejo.org/tejo-volontulo-sinprezentas-boroka/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














