
Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Emma!
Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?
Saluton! Mi estas Emma el Francio kaj mi havas 23 jarojn.
Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?
Mi antaŭe laboris kiel infanvartisto, estis belega sperto ĉar mi ŝatas transdoni konojn kaj prizorgi homojn.
Kiam mi ne laboras, vi ofte povas vidi min desegnante aŭ kreante dekoraciojn.
Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Mi jam volontulis en Esperantujo ĉe la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, kaj ege ŝatis la sperton. Do mi volis provi denove en nova kunteksto por malkovri novan organizon kaj novan landon.
Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?
Krom ordinaraj oficejaj taskoj, mi ŝatus partopreni en la kreado de la revuo Kontakto per desegnaĵoj aŭ alimaniere.
Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?
Mi ŝatus lerni videomuntadon kaj subtitoladon de videoj. Kaj mi volas atingi la finon de la jaro en unu peco.
Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto?
Por mi, Esperanto temas pri homoj. Mi ŝatas tiun komunumon ĉar mi ĉiam sentis min akceptita ene de ĝi. Mi antaŭĝojas pasigi tutan jaron en Esperantujo kaj interkonatiĝi kun novaj mojosaj homoj!
Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?
Mi ankoraŭ malkovras la laboron kaj la lokojn, sed mi jam povas diri ke mi ŝatas miajn kolegojn. Pri la urbo, mi ankoraŭ devas alkutimiĝi ĉar por kamparano kiel mi, ĝi estas multe tro granda kaj brua.
Ĉu vi havas vivdevizon?
“Vivu bele, vivu katece”.
Fonto: https://www.tejo.org/tejo-volontuloj-sinprezentas-emma/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














