
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun LEJO, JEFO, GEJ, KEJ kaj IEJ organizas la junularan interŝanĝon “FREMDULO” financitan de Erasmus+.
Inter aliaj aferoj, kadre de ĉi tiu projekto pri podkastoj, la partoprenantoj povos:
- Antaŭenirigi siajn ideojn pri kreado de enhavo en Esperanto;
- Konstrui teamon por kune krei podkaston;
- Plibonigi siajn lertecojn por pretigi skripton;
- Lerni kiel munti podkaston;
- Trejni siajn kapablojn pri kiel komuniki malantaŭ mikrofonon.
La unua fazo de la projekto okazos kadre de la JES 2026/27 en Vilno (Litovio) de la 27a de decembro 2026 ĝis la 3a de januaro 2027. La dua fazo okazos meze de aŭgusto 2027, kadre de la IJK 2027 en Petzow (Germanio).
Por la unua fazo ni serĉas 38 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?
Por kandidatiĝi vi devas:
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/partoprenu-projekton-pri-podkastoj
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















