
“Tempoj kaj urboj” (TkU) estas esperantista renkontiĝo, proponanta al la partoprenantoj konatiĝon kun nova urbo dum ties ekzisto en la periodo, tempe koincidanta kun la vivo de la kreinto de Esperanto, do, ekde la 1859a ĝis la 1917a jaroj. Per ekzemplo de vizitata urbo ni ŝatus eksenti la vastan historian fonon, samtempan kun la vivo de Zamenhof. La temoj de TkU estis: 1859 en Penza, 1865 en Jaroslavl, 1874 en Tula.
La 4a TkU, okazinta la 15-18an de oktobro 2026, invitis nin al Samara – granda kaj grava urbo (“la rezerva ĉefurbo de Ruslando”) kaj al la jaro 1878, kiam aperis Lingwe uniwersala.
Ve! – ne multon ni trovis por diri pri la unua provo de la juna Zamenhof krei artefaritan lingvon. Sed en la 1878 (same kiel en ajna jaro) okazis multaj menciindaj eventoj, kiuj ne preterlasis ankaŭ la urbon Samara.
Ni loĝis en la hotelo, situanta en la domo, kiu jam ekzistis en 1878, same kiel multaj apudaj belaj palacetoj de nobeloj kaj negocistoj. Dum la ekskursoj tra la urbo, kiujn favoris la varma bunta oktobro, ni speciale atentis imponajn domojn, konstruitajn en la jaro 1878. En la vilao de la urba gravulo kaj artisto Golovkin ni konatiĝis kun la loka moderno – arkitektura stilo, kiu naskiĝis en tiu ĉi epoko.
Nin persekutis la tempaj koincidoj: por prelegoj ni kunvenis en la centra urba biblioteko, en kies konstruaĵo ĝuste en 1878 ekfunkciis granda industria vendejo, kaj en la Muzeo de moderno ni vidis menuon de la fama restoracio “Urso”, malfermita 1878. Promenante en la haloj de la Arta muzeo, ni ne povis ne rememori, ke en 1878 naskiĝis la fama pentristo-avangardisto Kuzjma Petrov-Vodkin, kiu studis la pentrarton en Samara. Ni vizitis la pompan urban operan teatron por aŭskulti la operon “Eŭgeno Onegin”, finverkitan de Pjotr Ĉajkovskij ĝuste en 1878. Ni konatiĝis kun slajdprezentado pri la Ruslanda-Turkia milito, finiĝinta en 1878. Ni trafis la deponejon de la urba arkivo (kien kutime oni ne enlasas ekskursantojn) kaj eksciis, ke ĝi ekestis en tiu ĉi konstruaĵo cent jarojn post 1878.
En la sama 1978a jaro en Samara (tiam la urbo nomiĝis Kujbiŝev) okazis REVU-17 – renkontiĝo de Volgiaj kaj Uralaj esperantistoj kun ĉirkaŭ 80 partoprenintoj el 15 urboj de Ruslando, pri kio ni eksciis danke al fotoj kaj komentoj de Aleksander Korĵenkov – la tiama 20-jara membro de la dekhoma delegitaro el la urbo Tjumeno; legu pli ĉe https://kronikisto.livejournal.com/5159.html.
Ĉi tiun riĉan programon ni ĝuis danke al Jelena Kuznecova – loka esperantistino kaj ĉiama ĉefa organizantino de “Tempoj kaj Urboj”.
Ĉu indas mencii, ke ni havis agrablajn amikajn babiladojn dum promenadoj, dum bongusta kunmanĝado en urbaj restoracietoj kaj speciale dum vesperoj en la hotelo? Tio estas memkomprenebla, ĉu ne? Sed pri kio mi nepre ŝatus diri estas nia gaja, pasia kaj agorda kantado en la centra skvaro de la urbo – kiun sekvis la adiaŭa Amika Rondo.
Dankon al ĉiuj! Ĝis la sekva TkU!
Irina Gonĉarova
Foto: Grupeto da partoprenantoj (Aleksandr Ĥrustaljov)
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/ruslando-84/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














