Lingva festivalo en Siberio

siberio

La 10an de oktobro 2026 en Novosibirsko (Siberio, Ruslando) jam la dekan fojon okazis Lingva Festivalo, kiun tradicie organizis la junulara klubo “Zodiako”. Ĉi-foje la festivalo gastis en la biblioteko Nekrasov. La festivalo daŭris samtempe en tri zonoj, do ĉiu povis elekti tion, kio plej interesas lin aŭ ŝin. Dekoj da novosibirskanoj “vojaĝis tra landoj kaj kulturoj” sen foriri el la urbo.

La programo ampleksis lecionojn pri la rusa gesta lingvo, la kazaĥa, angla, hispana, ĉina, tatara kaj korea lingvoj, gvidatajn de denaskaj parolantoj kaj instruistoj. Krome okazis metiejoj: “Kvin lingvoj de amo” kaj te-ceremonio. La festivalo finiĝis per la kvizo “La kultura kato”.

Esperanto estis prezentita en la formo de konversacia klubo, kie kunvenis esperantistoj kaj interesiĝantoj pri la lingvo. Anastasia Loposova prelegis pri la rolo de Esperanto en la nuntempa mondo, kiun dominas la angla lingvo. Stanislav Kacko disdonis al la ĉeestantoj didaktikan materialon kaj rakontis la bazon de la lingvo: la homoj legis kaj tradukis simplajn vortojn kaj frazojn.

Lingvo estas ponto inter kulturoj kaj popoloj, kaj la Lingva Festivalo denove montris, ke tiajn pontojn oni konstruas per interkomunikado. Esperanto, kiel neŭtrala internacia lingvo, povas esti unu el ili. Ĝis la venonta festivalo!

Stanislav Kacko

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/ruslando-83/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi