
La 16-18an de oktobro en Samara (Ruslando) okazos la kvara renkontiĝo Tempoj kaj Urboj – 4 (TkU-4). Eblas veni la 13an de oktobro por eksterurbaj ekskursoj.
La temo de la nuna renkontiĝo estas la jaro 1878, kiam Zamenhof finverkis sian unuan Praesperanton «Lingwe Uniwersala» — la antaŭprojekton de Esperanto. (La temoj de la antaŭaj TkU estis: 1859 — Penza, 1865 — Jaroslavl, 1874 — Tula.)
Dum TkU eblas misteraj eventoj kaj koincidoj, kaj la urbo Samara kun la temo «1878» estis elektita ne hazarde: ĝuste en la nuna jaro 2026, la jaro de Ruĝa ĉevalo laŭ la orienta kalendaro. Kaj ne hazarde ni denove kolektiĝos en nia amata Publika biblioteko. TkU estas esplora kaj sciiga renkontiĝo, kaj ĝiaj partoprenontoj povos esti loĝantoj de tiu tempo kaj viziti, ekzemple:
– la unuan geologian kongreson,
– la plej faman juĝan proceson de la 1878-a jaro,
– la unuan spektaklon de populara opero
kaj, certe, ekĝoji pri la fino de la Ruslanda-Turkia milito kaj ekscii pri kontribuo de Samara por tiu evento.
Bonvenas viaj propraj esploroj pri tiu jaro.
Petu informojn ĉe Jelena Kuznecova:
Telefono: +7 958 840 5504
Vk: https://vk.ru/id522330085
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/ruslando-82/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















