
De la 9a ĝis la 11a de oktobro 2026 ĉirkaŭ 30 esperantistoj renkontiĝis en la urbo Ĉenstoĥovo (Częstochowa, Pollando) por ĝui la 50an renkontiĝon Esperanto-Preĝtagoj. La jubilean renkontiĝon organizis nova Esperanto-rondo de PEA en Ĉenstoĥovo.
Sabate la partoprenantoj vizitis la ĉarman vilaĝon Koszęcin, kie en palaco de pruslandaj nobeluloj nun troviĝas sidejo de la fama popola dancensemblo “Śląsk”. Eb Koszęcin ni vizitis ankaŭ la tombon de Leszek Irek – loka pastro kaj esperantisto Leszek.
Dimanĉe matene en la plej fama pola monaĥejo Hela Monto okazis meso en Esperanto, kiun celebris la animzorganto de polaj romkatolikaj esperantistoj, pastro Roman Gmyrek.
Robert Kamiński
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/polujo-45/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















