jOmO popumas!

jomoHodiaŭ, la 10an de oktobro 2026, je la 65a naskiĝdatreveno de Jean-Marc Leclercq, konata en Esperantujo kiel JoMo kaj jOmO (kaj je la 70a naskiĝdatreveno de Flo Martorell), aperis lia nova bita albumeto.

JoMo komencis sian muzikan karieron en 1977 kaj eklernis esperanton en 1988. Tial estis tute nature por li komenci komponi kaj kanti en la Internacia Lingvo. Post la albumoj “jOmO kaj Liberecanoj”, “jOmO friponas”, “jOmO slavumas”, “Mayoma kun jOmO afrikumas”, “jOmO okcitanas” kaj “Marta kaj jOmO kantas Mayoma-n” – jen lia nova sestitola albumeto “jOmO Popumas”.

Ĉi tiu albumo, registrita kun gitaristo el la grupo “Liberecanoj” kaj kun lia filino kiel kantistino, omaĝas la muzikon, kiu inspiris lin ekaperi sursceneje: la muzikon de la 1960aj kaj 1970aj jaroj. Tio estis la krepusko de la hipia movado, epoko de grandega kreivo kaj intelekta fermentado, regata de la lukto kontraŭ la Vjetnama Milito.

La unua kanto de la albumo, «Fragokampoj por ĉiam» (eble kelkaj jam komprenis la aludon), estas omaĝo al la rokgrupo The Beatles, kiu certe voligis multajn artistojn muzikumi dum adoleskaĝo. La teksto enhavas 19 titolojn de la fama brita grupo, tradukitaj en esperanton. Trovu ilin, se ankaŭ vi ŝategas tiun bandon.

«Agu por paco» rakontas kiel, speciale dum la Vjetnama milito, la junularo agadis por paco, kiu estis tiam granda komuna valoro. jOmO memoras kiel li estis impresita kiam li vidis surstrate dum infanaĝo la unuan manifestacion de sia vivo, kontraŭ tiu milito.

Per «Kiso dum Iso», jOmO volas omaĝi la grandan influon de usona nigrula muziko kiu inspiris multe la blankan poprokon per sia motown-ritmo de plurvoĉaj grupoj, ofte inaj. Estas ankaŭ nostalgia momento por la homoj, kiuj konis la faman germanan renkontiĝon inter Kristnasko kaj Novjaro: ISo, al kiu la grupo Amplifiki siatempe dediĉis kanton.

«Nur gravas la amo» enhavas mesaĝon en la titolo, dirante ke oni ne devas juĝi la elekton aŭ la emon al alia persono, ke tio estas persone kaj ke neniu estas koncernita per la tendencoj de aliaj homoj. Malfeliĉe, eĉ se progreso estas videbla en la socio, oni tamen devas senĉese rediri tiun mesaĝon.

«Nostalgio» temas pri la fama «postrenkontiĝa sindromo» de la esperantisto kiu retrovas la ĉiutagan vivon post momento de feliĉo en la internacia verda mondo. Eble ĉiu esperantisto jam travivis tiun senton.

«Funkolando» estas Esperanta traduko el la anglateksta kanto «Sexy Esperanto», kiu, kiel laŭ regulo de japanaj sportoj, uzis la «forton de la kontraŭanto» por reklamumi la internacian lingvon. jOmO esperas ke tiu danciga kanto sonados dum la esperantaj festoj ĉie en la mondo.

Al ĉi tiu albumeto kontribuis:
Jean-Marc Leclercq: tekstoj kaj muzikoj
jOmO: ĉefa kaj harmoniaj voĉoj, gitaroj
jOmO: elektra basgitaro
Jérôme Galaup: drumo
Pierre Bertrand (Poej): gitaro, genuŝtalgitaro
Marta Julia (filino de JoMo): harmoniaj voĉoj
Estelle Lahaix: harmoniaj voĉoj.

Registrado, miksado kaj mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe Donneville, Okcitanio, Francio.

Ĝi estas jam disponebla elŝute ĉe Vinilkosmo kaj aŭskultebla en la kutimaj elsendfluaj platformoj.

Legu pli:
Pri JoMo/jOmO https://www.vinilkosmo.com/eo/artiste/jomo
Pri la albumo: https://www.vinilkosmo.com/eo/blog/

Flo Martorell

La redakcio de “La Ondo de Esperanto” sendas gratulojn al JoMo kaj Flo okaze de iliaj naskiĝdatrevenoj kaj deziras al ili bonan sanon kaj pliajn kreajn sukcesojn!

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/muziko-68/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi