La Internacia Traduk-Konkurso Vejdo 2026

vejdo

La konkurso estis organizita sub la aŭspicio de UEA kaj en kunlaboro kun la redakcio de “Literatura Vivo”. Ĝi portas la nomon de prof. Vejdo (Wei Yida) por honori lian memoron kaj antaŭenigi la arton de literatura tradukado en Esperanton.

La konkurso ricevis 41 tradukojn de 31 konkursantoj el 12 originalaj lingvoj. La ĵurio konsistis el naŭ spertuloj el diversaj landoj kaj lingvaj medioj: Blazio Vaha, Erika Godó, John Huang, Julianna Vas-Szegedi, Maria Nazaré Laroca, Yevgenia Amis, Seán Ó Riain, Ardo Hu kaj Detlef Karthaus.

Unua premio: Tatjana Auderskaja (Ukrainio) pro “Silentium!” de Fjodor Tjutĉev.

Du duaj premioj: Stéphane Brault (Kanado) pro “Damo Suzana” (Lady Susan) de Jane Austen; Miklós Cseszneky (Hungario) pro “La Mancha Roja” (La Ruĝa Makulo) de Samuel Ros.

Tri triaj premioj: Osvaldo Pablo León (Argentino) pro “Continuidad de los parques” (La kontinueco de parkoj) de Julio Cortázar; Miklós Cseszneky (Hungario) pro “La sangovida junulo” (A vérlátó legény) de József Nyírő; Frank Huber (Germanio) pro “Mi preferus ne fari tion” (Yapmamayı Tercih Ederim) de Ruhşen Doğan Nar.

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №2 (328).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/10/konkurso-72/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi