Raporto de ILEI pri trimonata agado

ileiEn la retejo de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) aperis sespaĝa raporto de la prezidanto kaj estraro de ILEI pri trimonata agado, de la 15a de julio 2026 ĝis la 15a de oktobro 2026.

Ŝlosilpunktoj: preparado por la sekva komitatkunsido; novaĵoj pri sekcioj (el Hispanio, Pollando, Benino); rezultoj de la ILEI-kongreso-2026: la kongreso-2027; ILEI-UEA-ekzamenoj: la projekto EtoSo; Homa Ĉeno; Universitata agado; la angla traduko de la libro kaj eseo de A. Madella; ILEI dum UK en Graz; intervjuo en Kanada Filmoficejo.

La raporton, publikigitan la 19an de oktobro 2026, subskribis Elena Nadikova (sekretario de ILEI) kaj Ahmad Mamduhi (prezidanto de ILEI).

Legu la tutan raporton ĉe https://www.ilei.info/agado/2026-07-15

Legu ankaŭ
Alessandra Madella. ILEI kongresis ĉe Zaozhuang-a Universitato

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/ilei-48/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi