
Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 84an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2028! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi IJK-n? Anoncu vin!
Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne okazigos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso.
Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi IJK-n?
- Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
- Aliaj junularaj organizoj
- Grupo da minimume tri individuaj membroj de TEJO
Certe vi bezonos pli da helpo kaj tempo por plibonigi vian kandidatiĝon. Por ke ĉiu proponanta organizo sentu sin pli certa kaj kuraĝa, ni dividas la alvokon en du fazojn en kiuj vi devas sendi al ni vian proponon laŭ grado de kompleteco. Por certigi ke ĉiu propono estu taŭga kaj pritraktinda, TEJO deziras havi laŭeble detalan informon kaj volas certiĝi, ke vi havu ĉion, kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/ijk-2028-en-via-lando/
Legu ankaŭ:
Jordi Calafí. La 82a IJK: kulmino de jardeko da junulara renaskiĝo en Katalunio
La 83a IJK okazos en 2027 en Petzow
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















