
Post 105 jaroj IKUE denove kongresis en Graz. En tiu urbo okazis jam la 7a Kongreso de IKUE, dum la ĉi-jara 77a Kongreso estis la kvina organizita en Aŭstrio. La kongreso kies temo estis “Sinjoro, donu al mi veran kredon, firman esperon kaj senkondiĉan amon” (Sankta Francisko), okazis de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto en Kolpinghaus. La hibrida formo ebligis partoprenon ankaŭ al tiuj, kiuj ne povis veni al Graz. Ili sekvis prelegojn, preĝojn kaj mesojn kaj aktive partoprenis la programon.
Post la enkonduka prelego de pastro Serhij Prudko el Ukrainio, la programo disvolviĝis laŭ pluraj ĉefaj temoj.
Gravan lokon okupis la franciskana temo. Mirella De Martini el Italio prelegis pri paco kaj la mesaĝo de militmonumentoj, invitante sekvi la instruojn de Sankta Francisko. Krešimir kaj Marija Belošević el Kroatio prezentis franciskanojn, kiuj lasis gravajn spurojn en la katolika kaj en la ĝenerala Esperanto-movado. Oni ankaŭ pripensis la aktualecon de la spirito de Sankta Francisko 800 jarojn poste kaj ĝian signifon por la katolika Esperanto-movado hodiaŭ.
Alia grava temo estis martireco. Marija Belošević prezentis IKUE-anojn kiuj perdis la vivon dum la Hispana Enlanda Milito kaj dum aŭ post la Dua Mondmilito. Inter ili troviĝas tri personoj jam altigitaj al la honoro de la altaroj: sankta Titus Brandsma kaj la beatoj Dom Lazër Shantoja kaj Max Josef Metzger. Apartan lokon okupas ankaŭ sankta Maksimiliano Kolbe, la ĉiela patrono de IKUE. Karl Reinisch el Aŭstrio prezentis la vivon de Max Josef Metzger, kiu dum parto de sia vivo loĝis en Graz kaj tie ankaŭ grave aktivis por Esperanto. Pavol Petrik el Slovakio parolis pri la ankoraŭ ne tre konata Mikuláš Jozef Lexmann OP. La temo pri martiroj estis kompletigita per sankta meso en la preĝejo Maria la Helpantino, kie oni aparte memoras pri sankta Maksimiliano Kolbe.
La kongreso rigardis ankaŭ al nuntempaj defioj. Milton Paulo de Lacerda el Brazilo prelegis pri “Artefarita Inteligento antaŭ la Kredo”, kaj surbaze de “Magnifica humanitas” okazis diskuto kaj laborgrupo pri artefarita inteligento.
Pastro Gabriel Anda el Kamerunio prezentis la reeĥojn de la vizito de papo Leono la 14a en Afriko, aparte la ekzemplon de Kamerunio kaj la papan inviton al repaciĝo kaj paco. Li ankaŭ parolis pri la karitata agado de IKUE kaj ĝia subteno al la lernejo “Baba Simon”.
Perlo Miela el Hungario dividis personajn spertojn pri la signifo de la kredo en la ĉiutaga vivo, dum Alberto García Fumero el Kubo invitis pripensi la evangeliajn vortojn “Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj”. Karl Reinisch prezentis la sanktejon Schönstatt kaj ĝian komunumon en Aŭstrio kaj Elda Doefler el Italio parolis pri “Religio per Esperantaĵoj”.
Dum la kongreso estis prezentitaj tri novaj libroj: “Dilexi te” kaj “La forto de la Evangelio” de papo Leono la 14a kaj “Chiara Lubich: La ĉielo kaj la homaro – Il cielo e l’umanità” kiun IKUE eldonis kune kun Vicenza Esperanto-Centro.
La pilgrimtago kondukis la kongresanojn al Mariazell, kie en la baziliko, antaŭ la altaro de la Dipatrino estis celebrita sankta meso en Esperanto.
La kongresanoj festis ankaŭ la Tagon de Esperanto, la 26an de julio, per vizito al la Esperanto-placo kaj la Esperanto-monumento en Graz. Inter ili estis Klaus Perko, unu el la iniciatintoj de la starigo de la monumento kiu prezentis ĝian historion.
Speciala vespero estis dediĉita al IKUE-jubileuloj: Norma Cescotti, kiu atingis 100 jarojn, Sergio Boschin (95), Klaus Perko kaj Miloslav Švaček (85), Tiziana Fossati, Jozef Reinvart kaj pastro Gustavo Zanoli (75). Pluraj jubileuloj partoprenis per Zoom, dum Perko persone ĉeestis la kongreson.
La lasta kongresa tago alportis pliajn memorprogramojn. Edvige Ackermann memorigis pri la kvina datreveno de la morto de Antonio De Salvo kaj lia granda kontribuo al la Esperanto-movado. Ŝi ankaŭ prezentis erojn el la riĉa originala kaj traduka verkaro de Lucija Borčić, okaze de la 105a datreveno de ŝia naskiĝo.
Aparte kortuŝa estis la memoro pri IKUE-anoj kaj simpatiantoj kiuj forpasis inter la du kongresoj: Simon Petrus Smits, Zora Heide (Vinceljak), frato Piero Spagnolini, Emile Malanga Nianga, Gerda Dercks, Jeremiasz Ratajczyk, pastro Stanisław Płatek, Ivo Osibov kaj Hans Michael Maitzen. La programeron ĉeestis ankaŭ la prezidanto de UEA Fernando Maia kaj la vicprezidanto Seán Ó Riain, kiuj alparolis la kongresanojn. Personaj atestoj pri jardekaj amikecoj kaj kunlaboroj, historiaj fotoj kaj kontribuoj de familianoj donis al la memoro aparte personan karakteron. Sekvis sankta meso por la forpasintaj membroj, subtenantoj kaj simpatiantoj de IKUE.
La kongreso kompreneble donis ankaŭ okazon por pridiskuti la agadon de IKUE kaj la defiojn, kiuj staras antaŭ la 116-jara asocio.
Por parto de la kongresanoj la restado en Graz ankoraŭ ne finiĝis. Ili restis por partopreni la 111an Universalan Kongreson de Esperanto.
Ankaŭ ĉi-jare IKUE partoprenis en la Movada Foiro per riĉe preparita tablo. Dimanĉe multaj IKUE-anoj partoprenis en la preĝejo de la Sankta Sango en la Ekumena Preĝo dum kiu unuafoje en Esperanto-traduko aŭdiĝis armenaj himnoj. Poste sekvis sankta meso celebrita de pastro Serhij Prudko.
Dum la UK-semajno okazis ankaŭ duhora kunsido de IKUE-anoj kaj du surscenaj prezentoj de la novaj eldonaĵoj de IKUE kadre de la programeroj “Libroj de la Jaro” kaj “Aŭtora Duonhoro”.
Marija Belošević
Foto: Grupeto da kongresanoj sur la Esperanto-placo en Graco ĉe la monumento “La Espero”, instalita en 1987 okaze de la centjara jubileo de Esperanto. (Fotis Marija Belošević)
Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №3 (329).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/10/graco-41/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news















