Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj

unLa Tago de Unuiĝintaj Nacioj, la 24a de oktobro, markas la daton en 1945 kiam fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj, dum venadis al fino la Dua Mondmilito kaj la streĉa resaniĝa procedo estis komenciĝanta. La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj listigas la kvar celojn de la organizo:

  1. Konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon,
  2. Evoluigi inter la nacioj amikajn rilatojn,
  3. Realigi internacian kunlaboradon por solvi internaciajn problemojn,
  4. Esti centro por harmoniigi la klopodojn de la nacioj por atingi tiujn komunajn celojn.

Tiu spirito de kunlaborado estis kaj estas konstante kontestata sed daŭre pluvivas. Ĝi dependas de la kolektiva bona volo, de certa nivelo de reciproka konfido, de preteco aŭskulti kaj ne nur agi.

En epoko kiam, pli ol iam antaŭe, ekzistas bezono preferi kolektivan bonfarton super strikta meminteresiĝo, kaj kiam kunparolado, kunaŭskultado kaj kuna agado estas konstante minacataj, nia Asocio (la Universala Esperanto-Asocio) restas fidela al la serĉado de internacia kompreniĝo esprimata en la Ĉarto de UN kaj la similaj idealoj enkorpigitaj en la Internacia Lingvo Esperanto.

Parolantoj de Esperanto tra la tuta mondo gratulas Unuiĝintajn Naciojn je ĝia okdekunua jaro kaj alvokas ĝiajn membrajn ŝtatojn kune labori por la bono de ĉiuj kaj la bonfarto de la internacia komunumo.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla, franca kaj hispana en la retejo https://esperantoporun.org. Same la afiŝo disponeblas, krom Esperante, angle, france kaj hispane. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1342.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi