Kolombia Kongreso de Esperanto gastigos internacian universitatan kolokvon

kolombia

La 13an kaj 14an de novembro 2026 Bogoto, ĉefurbo de Kolombio, gastigos la 28an Kolombian Kongreson de Esperanto, organizatan de Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Samtempe okazos la 1a Internacia Kolokvo pri Interlingvistiko kaj Esperanto-Studoj, sub la temo Al esploragendo por Kolombio, kunlabore kun la kolombia publika universitato Universidad Nacional Abierta y a Distancia (UNAD). La Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., vojaĝos el Brazilo por persone partopreni, esprimante la subtenon de UEA al la kolombia Esperanto-movado kaj al la disvolviĝo de universitata esplorado pri Esperanto en Latinameriko.

La universitata kolokvo, kies fondan dokumenton jam aprobis la Esplorkomitato de la Fakultato pri Edukaj Sciencoj (ECEDU) de UNAD, estas organizata de UNAD, ĝia esplorgrupo VIRTUALEX kaj KEL. Ĝi okazos ĉe la Nacia Sidejo José Celestino Mutis de UNAD en Bogoto, kun ebleco partopreni rete. La iniciato celas ne nur okazigi sciencan renkontiĝon, sed precipe konstrui daŭran esploragendon pri interlingvistiko kaj Esperanto-studoj en Kolombio, kun la perspektivo evoluigi konkretajn esplorprojektojn kaj ĉiujaran serion de universitataj kolokvoj. Inter la atendataj rezultoj troviĝas esploraj antaŭprojektoj, raportoj de fakaj laborgrupoj kaj dokumento pri prioritataj esplordirektoj.

La scienca programo koncentriĝos laŭ kvar ĉefaj temoj: interlingvistiko kiel scienca kampo kaj ĝiaj perspektivoj en Kolombio; esploroj pri la lernado de Esperanto kaj ĝia eventuala propedeŭtika valoro; lingvolernado per ciferecaj rimedoj kaj virtualaj komunumoj; kaj lingva justeco, indiĝenaj lingvoj kaj lingvopolitiko en la kolombia kunteksto. La kolokvo celas kunigi universitatajn instruistojn, esploristojn, studentojn kaj fakulojn el diversaj landoj. La kolokvaj sesioj okazos en la hispana kaj en Esperanto. La prelegojn faros fakuloj invititaj de la organizantoj, kaj en la laborgrupoj ĉiuj partoprenantoj povos interveni en ambaŭ lingvoj.

UEA subtenas la iniciaton ankaŭ per kunlaboro de sia Amerika Komisiono kaj de sia Estrarano pri Universitata Agado, Gong Xiaofeng (Arko), kaj per kontakto kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), kies prezidanto, Mark Fettes, jam kontribuis al la dialogo pri la scienca programo. Inter la instituciaj partneroj de la kolokvo troviĝas ankaŭ la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla (BUAP), el Meksiko, kiu ankaŭ subtenas la kurson de Esperanto por hispanparolantoj. La ĉefprelegojn faros Ilona Koutny, pri interlingvistiko kaj ĝia studado en universitatoj (la 13-an de novembro), kaj Iván Deance, el BUAP, pri perita lernado de Esperanto (la 14-an de novembro).

La iniciato kongruas kun la Strategia Laborplano AKIRI (2025–2030) de UEA, aparte kun ĝiaj celoj fortigi kunlaboradon, instruadon kaj instituciajn rilatojn. Por UEA la perspektivo de daŭra universitata esplorado pri Esperanto en Kolombio estas aparte valora, ĉar ĝi povas malfermi novajn vojojn por scienca kunlaboro, lingva diverseco kaj internacia interŝanĝo, samtempe fortigante la Esperanto-movadon en Latinameriko. Efektive, la ĉeesto de la prezidanto de UEA en Bogoto ankaŭ celas plifortigi la rilatojn kun KEL kaj kun la esperantistoj de Kolombio, subtene al la gratulinda laboro de la juna prezidanto de KEL, Kaleth Ochoa.

UEA kaj ĝia Amerika Komisiono instigas esperantistojn el aliaj landoj, precipe el Ameriko, konsideri partoprenon en la aranĝoj kaj subteni tiun gravan iniciaton de la kolombia movado. La aliĝo al la kongreso estas senpaga kaj malferma al ĉiuj, sendepende de membreco en KEL, kaj eblas partopreni kaj surloke kaj rete per Zoom. Por ĉeesta partopreno nuntempe disponeblas nur 60 lokoj, kiuj estos atribuataj laŭ la ordo de aliĝo, dum por reta partopreno la limo estas de 600 partoprenantoj.
Informoj kaj aliĝo: https://kongreso.esperanto.co. Subteni la movadon en Latinameriko eblas per donacoj al la Amerika Fondaĵo: https://uea.org/alighoj/donacoj/ameriko.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1341.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi