Winnie-la-Pu fariĝas centjara, kaj UEA lanĉas legokampanjon por ĝi

winnieLa 14a de oktobro 2026 markas cent jarojn ekde la apero de la anglalingva originalo Winnie-the-Pooh, la mondfama verko de A. A. Milne pri la Urso de Tre Eta Cerbo. Okaze de tiu jubileo UEA lanĉas unujaran kampanjon kun kulturaj, klerigaj kaj solidaraj agadoj ĉirkaŭ ĝia Esperanta traduko, Winnie-la-Pu.

La kampanjo komenciĝas per la speciala oferto de oktobro de la Libroservo de UEA. Dum la tuta monato la libro estas mendebla kun triona rabato kontraŭ nur 8,20 EUR anstataŭ la ordinara prezo de 12,30 EUR. La rabato validas sendepende de la mendata kvanto, ankaŭ por unu sola ekzemplero. La libron eblas mendi ĉe: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4079

UEA instigas ne nur al individuaj aĉetoj, sed ankaŭ al komunaj mendoj fare de kluboj, landaj asocioj, kursoj, bibliotekoj kaj aliaj Esperanto-grupoj. Komuna mendo povas faciligi la sendadon kaj samtempe fariĝi bela okazo por loka agado kaj komuna legado okaze de la centjariĝo.

La kampanjo ne limiĝos al oktobro 2026. Ĝi daŭros ĝis oktobro 2027 kaj kunligos vendadon de la libro kun artikoloj, prelegoj kaj komunaj leg-agadoj.

Specialaj artikoloj pri Winnie-la-Pu, ĝia tradukhistorio kaj ĝiaj lingvaj kuriozaĵoj aperos en la novembra kaj decembra numeroj de la revuo Esperanto. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas, povas aliĝi al UEA por aliri la numerojn (https://uea.org/alighoj/alighilo). La libro estas aparte interesa por tradukemuloj: la ŝajne simpla rakonto abundas je vortludoj, kantoj, inventitaj bestnomoj, infanaj miskomprenoj kaj lingvaj kaptiloj, kiuj postulis grandan kreemon de la tradukinto kaj liaj kunlaborantoj.

Kadre de la 7a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos ankaŭ speciala legoseminario pri Winnie-la-Pu. La partoprenantoj kune legos kaj priparolos elektitajn partojn de la verko, kun aparta atento al ĝia lingva humuro kaj al la solvoj de la Esperanta traduko. Gvidos la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. La programero okazos fine de novembro. Pro tio la interesatoj estas invitataj mendi la libron jam nun, por ke ĝi alvenu ĝustatempe kaj ili povu plene partopreni la seminarion.

Ĉiuj – ankaŭ tiuj, kiuj jam posedas Winnie-la-Pu – povas partopreni la kampanjon. Subtenos la unujaran legokampanjon la Fondaĵo Claude Nourmont kaj donacoj al ĝi ebligos financi ekzemplerojn al homoj, kiuj deziras partopreni la legadon, sed pro ekonomiaj kialoj ne povas mem aĉeti la libron. Por baza referenco, per donacoj de po 20 EUR eblos financi 1 ekzempleron, inkluzive de sendokostoj, kaj doni al nova leganto propran libron kaj la eblecon plene partopreni en la legoseminario kaj aliaj agadoj de la kampanjo.

La retejo UEA.facila jam publikigis mallongan kaj facile legeblan artikolon pri la centjariĝo kaj la speciala oktobra oferto. Ĝi estas aparte taŭga por lernantoj kaj progresantoj, kaj povas esti libere diskonigata en kursoj kaj retaj grupoj: https://uea.facila.org/artikoloj/libroservo/speciala-oferto-%C4%89e-uea-por-winnie-la-pu-r538/

En Winnie-la-Pu la lingvaj eraroj, strangaj rezonadoj kaj improvizitaj poemoj de Urso de Tre Eta Cerbo fariĝas vera literatura arto. Cent jarojn post sia unua apero Pu ankoraŭ invitas nin eniri la Centakrean Arbaron – por legi, malkovri, rideti kaj cerbumi kune en Esperanto. Venu kun ni en tiu aventuro!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1340.

Noto de la redakcio

La Esperanta versio de “Winnie-la-Pu”, tradukita de Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin, aperis en 1972 ĉe la Novjorka eldonejo Dutton; la duan eldonon publikigis UEA en 1992.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi