
La 6a de oktobro 2026 markas 135 jarojn ekde la naskiĝo de Kálmán Kalocsay (1891–1976), unu el la plej gravaj poetoj, tradukistoj kaj lingvaj kulturantoj en la historio de Esperanto. Okaze de la datreveno UEA, kunlabore kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), anoncas specialan retprelegon kadre de #Kalocsay50, la iniciato memore al la 50 jaroj post lia forpaso en 1976.
La retprelego “Inter silento kaj atesto” okazos sabaton, la 10an de oktobro 2026, je 13:00 UTC, per Zoom. La partopreno estas senpaga, kun neceso antaŭe aliĝi per:
🖥️ https://us06web.zoom.us/meeting/register/_x5tiVcDRGyd5JUP_XiuLg
La ĉefa preleganto estos Nicola Ruggiero, estrarano de ALE. Lia eseo Inter silento kaj atesto gajnis en la Belartaj Konkursoj de UEA 2026 la unuan premion – Premion Luigi Minnaja – en la branĉo Eseo. La verko proponas okazon reveni al Kalocsay kaj lia literatura heredaĵo kvindek jarojn post lia forpaso.
La aranĝo komenciĝos per mallonga enkonduko de Fernando Maia Jr., prezidanto de UEA, pri la iniciato #Kalocsay50 kaj la daŭra signifo de la verkaro de Kalocsay. Sekvos la ĉefa prelego de Nicola Ruggiero kaj poste estos spaco por aliaj specialaj kontribuoj, kiel intervenoj de Zdravka Boytcheva, Estrarano de UEA pri Kulturo, pri la muzika heredaĵo de Kalocsay, kaj de Ulrich Becker, de Mondial, pri la Belarta Rikolto. Estos spaco por demandoj de partoprenantoj. La tuta aranĝo daŭros ĉirkaŭ 90 minutojn. Laŭplane ĝi estos registrita kaj poste disponigita en la jutubkanalo de UEA: https://youtube.com.br/ueaviva.
Naskiĝinta la 6an de oktobro 1891 en Abaújszántó, Hungario, Kalocsay estis kuracisto kaj samtempe unu el la plej influaj figuroj de la Esperanta literaturo. Kiel poeto, tradukisto, redaktoro kaj lingvisto li profunde influis la evoluon de la literatura lingvo kaj de la Esperanta poezio. Lia unua Esperanta poemaro, Mondo kaj Koro, aperis en 1921; lia Streĉita Kordo, aperinta en 1931, fariĝis mejloŝtono de la Esperanta poezio. Gravan rolon li havis ankaŭ en la literatura revuo Literatura Mondo kaj en la evoluigo de la Esperanta poetiko kaj lingvokulturo. Esploru kaj aĉetu la verkojn de kaj pri Kalocsay en la Libroservo de UEA: https://mallonge.net/kalocsay.
La retprelego estas parto de la agadoj de #Kalocsay50, per kiuj UEA kaj kunlaborantoj dum 2026 atentigas pri la vivo, verkaro kaj heredaĵo de Kalocsay. La retprelego aldone reliefigas la gravecon de la Belartaj Konkursoj kaj de la eldonserio Belarta Rikolto, eldonita de Mondial kunlabore kun UEA. La retprelego devenas de la premiita eseo, kiu baldaŭ aperos en la ĉi-jara Belarta Rikolto: temas pri kultura kaj eldona agadoj, kiuj kuraĝigas artistojn al konstanta kreado kaj produktado de elstaraj verkoj en Esperanto, kongrue kun la strategio AKIRI (2025-2030) de UEA. La ĉi-jara 135a datreveno alportas al tio ĉio aldonan specialan okazon. UEA kuraĝigas ĉiujn kreemulojn partopreni la Belartajn Konkursojn de 2027. Ankaŭ indas donaci al la Belarta Fondaĵo, kiu subtenas la premiojn kaj eldonaĵojn de la Belartaj Konkursoj. Ĉiuj kajeroj de la eldonserio Belarta Rikolto akireblas en la Libroservo de UEA: https://mallonge.net/belarta.
Dato: Sabaton, la 10an de oktobro 2026 | Horo: 13:00 UTC | Per Zoom
Aliĝo: https://us06web.zoom.us/meeting/register/_x5tiVcDRGyd5JUP_XiuLg
Partopreno: Senpaga | Subtenu per donacoj aŭ per aĉetoj en la Libroservo
Aktualaj informoj: #Kalocsay50 – Inter silento kaj atesto | Eventa Servo
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1339.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















