La 7a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos en la reto de la 26a ĝis la 29a de novembro 2026. La aliĝilo al la 7a VK jam funkcias: https://vk.esperanto.net/2026/aligxilo – UEA invitas esperantistojn el la tuta mondo aliĝi kaj partopreni en la plej granda ĉiujara reta kongreso de la Esperanto-komunumo. La aliĝo estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA. Tiu, kiu ne estas IM, povas aliĝi al la VK kaj samtempe fariĝi IM de UEA per samvalora kotizo. Eblas ankaŭ aliĝi al la VK sen aliĝi al UEA.
Individuaj membroj povas aliĝi rekte per https://vk.esperanto.net/2026/uea-membro – sufiĉas entajpi sian UEA-kodon laŭ la kvinlitera formato (xxxx-x) kaj la sistemo rekonos la individuan membrecon kaj permesos la senpagan aliĝon. Necesas plenigi la devigajn kampojn kaj nepre finklaki la aliĝbutonon. Libervolaj donacoj tamen estas tre bonvenaj – kaj ĉi-jare ili povas helpi malfermi la VK-on kaj la revuon Kontakto al la tuta mondo! La unuaj kongresanoj jam aliĝis kaj kelkaj jam donacis – ili aperas en la listo de aliĝintoj: https://vk.esperanto.net/2026/aligxintoj.
Ĉiuj, kiuj donacas, aperas kiel Donacinto, se ili tion deziras. Tiu, kiu donacas 50 EUR aŭ pli, ricevas statuson de Subtenanto. Tiuj, kiuj donacas 200 EUR aŭ pli, fariĝas Supersubtenantoj de la 7a VK! – Kaj tio gravas, ĉar ĉi-jare la donackampanjo havas aparte ambician celon: ju pli granda estos la komuna subteno, des pli da enhavo UEA povos libere disponigi al ĉiuj!
Se ni atingos 10 000 EUR – la enhavo de la 7a VK estos libera por ĉiuj! UEA faros ĝian enhavon libere alirebla ekz-e per elsendo de programeroj ankaŭ en Jutubo. Tiel la subtenantoj de la VK ne nur ebligas la okazigon de la Kongreso, sed ankaŭ helpas porti ĝiajn prelegojn, debatojn, kulturajn programerojn kaj aliajn enhavojn multe pli vaste en la mondon. La celo estas atingebla, se ekz-e 100 homoj donacos po 100 EUR. – Sed estas plia celo: se ni atingos 20 000 EUR, UEA kaj TEJO faros ankaŭ la jarkolekton 2026 de la revuo Kontakto libere elŝutebla por ĉiuj!
La Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., la Ĝenerala Sekretario Aleks Kadar, la 2a Vicprezidanto So Jinsu kaj la Estrarano de UEA François Lo Jacomo jam aliĝis al la 7a VK kaj aperas inter la unuaj Supersubtenantoj, kune kun aliaj donacantoj. – “Ni deziras, ke la VK povu ne nur daŭre esti la granda reta renkontiĝo de nia komunumo, sed nun lasi heredaĵon, kiu daŭros multe post la fino de la Kongreso: tutan aron da altkvalita Esperanto-enhavo libere disponebla por lernantoj, instruistoj, kluboj, Esperanto-organizoj kaj ĉiuj interesatoj tra la mondo! Se ekzemple cent homoj pretos donaci po 200 EUR kiel Supersubtenantoj, ni kune atingos ambaŭ kampanjajn celojn! Kaj per nia propra ekzemplo ni esperas konkrete montri nian fidon al tio”, klarigas Maia.
Kompreneble ne nepre necesas donaci 200 EUR aŭ 50 EUR: ĉiu donaco kalkuliĝas kaj helpas proksimigi la komunajn celojn sendepende de la sumo. Eĉ se oni ne povas nun fariĝi Subtenanto aŭ Supersubtenanto de la VK, ĉiu kontribuo gravas, ĉar la donacoj ĉiel ajn ebligas senpage aliĝigi al la VK malpli pagipovajn homojn – ĝuste tiujn, por kiuj la VK povas esti aparte grava pro ĝia inkluziveco.
Aliĝu nun al la 7a VK! Invitu ankaŭ aliajn kaj, se vi povas, subtenu la Kongreson. Ni kune povas fari ĝian enhavon – kaj eĉ la tutan jarkolekton de Kontakto – libere alireblaj por la mondo. Interesatoj kontribui al la programo, inkluzive de la Virtuala Movada Foiro (ViMF), povas trovi informojn kaj proponilojn ĉe: https://vk.esperanto.net/2026/programo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1337.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














