JoMo ricevis la Esperanto-kulturpremion de Aalen

fame

La 24an de oktobro 2026 en Aalen (Germanio) okazis festa ceremonio, en kiu la urbo Aalen kaj la FAME-Fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj transdonis sian 19an Esperanto-kulturpremion.

Franziska Deppisch, vicestrino de la urba kultur-informa oficejo, kune kun Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 19an FAME-premion al Jean-Marc Leclercq, vaste konata en Esperantujo kiel JoMo (jOmO). La premio konsistas el diplomo kaj 3000 eŭroj.

Jean-Marc Leclercq. franca kantisto kaj esperantisto, naskiĝis la 10an de oktobro 1961 en la nordfrancia urbo Lille, sed translokiĝis kun sia familio al Tuluzo en la sudo de la lando, kiam li estis nur sesmonata. Li lernis Esperanton en 1988, kaj jam en 1989 li havis sian unuan internacian koncerton dum la 45a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Kerkrade (Nederlando).

En 1999 li prezentis 22 kantojn en 22 lingvoj. Ĉi tiu atingo aperis en 2000 en la rekord-libro “Guinness”; en 2007 li kantis 25 kantojn en 25 lingvoj en la brita ĝardenurbo Letschworth. En 2020 li atingis plian internacian famon per publikigo de kanto kun 36 versoj en 36 diversaj lingvoj, inkluzive de minoritataj lingvoj kiel la okcitana, kataluna, eŭska kaj bretona.

Liaj Esperantaj albumoj estas “JoMo kaj Liberecanoj” (1998), “JoMo friponas!” (2001), “JoMo slavumas” (2006), “jOmO okcitanas” (2016), “MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n” (2021), kaj “jOmO popumas”, kiu aperis la 10an de oktobro okaze de lia 65-jariĝo.

La festa renkontiĝo okazis ĉefe en la germana lingvo. La partopreno (inkluzive de la koncerto kaj bufedo) estis senpaga. La muzika duopo “Michl & Hansl”, akompananta la premioceremonion, prezentis kantojn de Michael Schuster.

Julia Mul

Foto: Andreas Emmerich, Franziska Deppisch, Jean-Marc Leclercq (Gerold Busch)

“La Ondo de Esperanto” sendas gratulojn al JoMo: tiel, tiel plu!

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/10/germanujo-53/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi