«Detruita urbo ne estas nur difektitaj konstruaĵoj, prirabitaj muzeoj, delokitaj loĝantoj kaj disrompita ĉiutaga vivo. Ĝi estas ankaŭ urbo senigita je parto de sia identeco, kiel okazis al Mosulo (Irako) post la okupado fare de Daesh inter 2014 kaj 2017.
Rapide evidentiĝis, ke restarigi la konstruaĵojn, el kiuj 80 procentoj estis detruitaj en la malnova urbo, estis la sola maniero revivigi tiun Al-Mawsil – “kunligan punkton” en la araba – kaj redoni al ĝi la statuson de simbolo de interkultura dialogo.
UNESKO akceptis tiun defion per la iniciato Revivigi la Spiriton de Mosulo, ambicia programo kiu ebligis la rekonstruadon de la urbo helpe de la subteno de ĝiaj loĝantoj kaj la internacia solidareco je valoro de 115 milionoj da usonaj dolaroj», – skribis Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, en la ĉefartikolo de la kvara kajero de “Unesko-Kuriero” (oktobro-decembro) por la 2025a jaro.
“Rekonstruado: reakordigi estinton kaj estonton” estas la ĉefa temo de la lasta pasint-jara eldono de “Unesko-Kuriero”, kies Esperanta versio kun grava malfruo aperis en la retejo de Unesko. Ĉi tiun temon traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:
Franca Malservisi. Rekonstrui, sed kiucele?
Zaina Dufour. Nova vivo por Mosulo
Charles Anderson. Kristkirko: resaniĝo de interne al ekstere
Kie la spiritoj loĝas: la Tomboj de Bugandaj Reĝoj en Ugando: Intervjuo kun Jonathan Nsubuga
Anuliina Savolainen. La renesanco de la historia urbo de Al-Ula
Adrien Sarlat. Varsovio: duobla metodo
Ana Lucía Mendizabal Ruíz. Majaa urbo en Gvatemalo, savita de forgeso
Lyu Zhou. Ĉinio: la reveno de la Pordego Yongdingmen
“Unesko-Kuriero” aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la oktobra-decembra “Kuriero” estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000395961_epo.
AlKo
* Araba akronimo de la nomo de la militisma ĝihadisma organizaĵo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (IŜIS).
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/unesko-45/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















