La 4an de septembro 2026 en la aĝo 78 jaroj forpasis

Geoffrey Herbert Sutton
(1947-2026)
angla filologo, redaktoro kaj esperantisto (ekde 1962); vicredaktoro kaj konsilisto de la revuo “El Popola Ĉinio” en Pekino (1981-1982), redaktoro de la revuo “Esperanto” en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (1984-1986), redaktoro de la novaĵletero “Update” de la Esperanto-Asocio de Britio (2003-2013) kaj honora sekretario de EAB (2002-2006); (help)redaktoro de kelkaj libroj, interalie, “Ĉina antologio. 1919-1949” (Pekino, 1986) kaj “Zamenhofa Ekzemplaro” de Rihej Nomura (Nagoya, 1989); aŭtoro de “Konciza historio pri la kornvala lingvo kaj ĝia literaturo” (1969), “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” (2008).
La sepulta ceremonio okazos la 28an de septembro en la kremaciejo St Faiths en Norwich.
Ni funebras pro la forpaso de Geoffrey Sutton, kun kiu ni havis amikajn kun kunlaborajn rilatojn (ni helpis lin ĉe lia “Concise Encyclopedia…”, kaj li helpis nin ĉe nia enciklopedio “Nia diligenta kolegaro”) kaj kondolencas al lia vidvino Carmen kaj al liaj proksimuloj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/sutton/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














