4500 tekstoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”

4500Hieraŭ, la 9an de septembro 2026, en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” aperis informo pri la kongres-sezona ekzameno pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (vd. https://sezonoj.ru/2026/09/ker-15/). Ĝi estas la 4500a artikolo aperinta en la retejo.

Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ 16 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4500 tekstoj (ĉi tiu estas la 4501a). Ilin garnas 5757 ilustraĵoj.

Post la restarigo de nia vizitkalkulilo, kiu ne funkciis dum pli ol unu monato, ni povas montri la statistikon je la hodiaŭa dato, la 10a de septembro 2026.

10.104. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
7.114. Korĵenkov A.: La Unua Libro
7.092. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
7.057. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
6.429. Korĵenkov A.: Ĉu la lasta ARKONES?
6.262. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
5.592. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
5.537. Korĵenkov A.: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
5.458. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
5.399. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
5.321. Szilvási L.: Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
5.143. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
4.905. BET-59: La unua informilo
4.535. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
4.429. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

En la listo okazis nur unu ŝanĝo: la teksto pri la Unua Libro, devancis la artikolon pri la lasta vivojaro de Zamenhof kaj okupis la dua lokon en la plejlisto – tute nature, ĉar ĉi tiu artikolo estis denove anoncita la 26an de julio, je la Esperanto-Tago, kaj tio aldonis ducenton da novaj tralegoj.

En la plejlisto estas neniu artikolo pri okazinta Esperanto-renkontiĝo aŭ kongreso, sed estas du tekstoj pri okazontaĵoj (BET kaj ArKonEs); la plej legata teksto pri la okazinta Esperanto-renkontiĝo estas en la 26a loko: “Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso” de Reza Kheirkhah kun iom pli ol 3000 legoj. En la listo estas neniu beletraĵo kaj nur unu teksto pri temo nerilata al Esperanto (eseo de Belov pri la koronvirusa pandemio).

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (100-120 paĝoj) trimonata bitgazeto, en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur la abonantoj. Ekde la ĉeso de la papera epoko en decembro 2016, dum dek jaroj la baza tarifo por la bitgazeto (pdf kaj epub) estas 15 eŭroj; ĝi validas ankaŭ por la 2026a jaro.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas la gazeton, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2026.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/ondo-166/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi