Revivi: La tria albumeto de Armel Amiot en Esperanto

reviviArmel Amiot elektis sian naskiĝtagon, la 15an de septembro 2026, por la publikigo de sia nova muzika albumeto, titolita “Revivi”.
Armel Amiot estas tiu, kiun oni povas nomi eklektika muzikisto. En la 1980aj jaroj, li unue kiel gitaristo kaj kantisto kun la roktriopo “Porte 53” en tri albumoj de originalaj kantoj kaj pli ol 500 koncertoj. Poste li iom post iom iĝis ĵazkantisto, sen ellasi sian gitaron. Li traserĉis la Parizan svingĵazajn scenejojn kun granda nombro da grupoj.

Iom poste banĝo kruciĝis kun lia vojo en la grupo “La Planche à Laver”. De Nov-Orleana ĵazo ĝis kariba biguine, tra akustika funko, la grupo prezentiĝis ĉe multaj festivaloj en Francio kaj eksterlande. Kun tri albumoj, el kiuj la dua estis registrita en Nov-Orleano.

Intertempe, Esperanto eniris lian vivon, kaj la semo kviete ĝermis. La ideo verki originalajn kantojn en la internacia lingvo atendis la ĝustan momenton… La kovid-izoliĝo donis al li la perspektivon kaj tempon necesajn por freŝa komenco.

La albumeto “Banĝo Esperanto” (2022) funkciis kiel la enirejo de Armel en la mondon de Esperanta muziko, samtempe konservante la kreolajn influojn de lia antaŭa grupo. Lia dua Esperanto-albumeto “Dezertoj” (2024), plonĝas en bluson. Ĝi esploras la miton de la dezerto, simbolo de soleco kaj rezigno. La ses kantoj en ĉi tiu albumeto estas prezentitaj duope, kiel jino kaj jango, aŭ la du flankoj de monero. Unu estas malhela, la alia hela.

Hodiaŭ en 2026, lia nova albumeto “Revivi” estas ia elvoko de la ciklo de la vivo: ĉiu el la kvar kantoj reprezentas sezonon: de senzorga printempo ĝis la frosta vintro, kiu atendas la revenon de la Sundio. Du poemoj, skribitaj paralele, enkadrigas ĉi tiujn kantojn, de la vekiĝo de konscio en la utero ĝis la fina foriro.

Ĝi estas ankaŭ la rezulto de longa procezo, pro kiu Armel dankas al Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” kaj Floréal Martorell pro la kunproduktado, Liven Dek pro lia helpo pri la kantotekstoj, Bernardo Sacconi (kontrabaso), Dan Gallagher (elektra baso), Francesca Prattico (tamburoj kaj perkutinstrumentoj), kaj la gospelajn fonvoĉojn aranĝitajn de Isaac, ne forgesante Denis Lainé pro liaj nekredeblaj mikrofonoj, Vincent Bruley pro la miksado, Alexis Bardinet (Globe Audio) pro la mastrumado, kaj Alice Lucas kaj Vince Cerdà pro la muzikvideoj, kiuj aperos tre baldaŭ…

Aŭskultu fragmentojn de la kantojn kaj mendu la albumeton ĉe la muzika platformo de Vinilkosmo https://www.vinilkosmo.com/eo/boutique/armel-amiot-revivi.

Spektu varbvideon ĉe https://youtu.be/w1YzkS1MT4I.

Vi povas aŭskulti ĝin elsendflue ĉe la kutimaj platformoj.

Flo Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/muziko-67/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi