Pasigu tutan semajnon plenan je amuzaĵoj kaj amikeco! Ludu, dancu, babilu, festu, kantu, diskutu, lernu, kreu kaj amuziĝu kun junuloj el la tuta mondo – ĉio en Esperanto!
Kio? JES (Junulara E-Semajno) estas novjara junulara esperanto-aranĝo, la dua plej granda junulara evento en Esperantujo. Ĝi okazas ĉiujare ĉirkaŭ novjaro ie en Eŭropo (kutime en Germanio aŭ Pollando). Ĉi-jare ĝi okazas jam la 17an fojon!
Kiam? De la 27a de decembro 2026 ĝis la 3a de januaro 2027.
Kie? En Downtown Forest (https://downtownforest.lt), en Vilno, Litovio.
Kiu? Organizos ĝin teamo de LEJO, la Litova Esperanta Junulara Organizo, en kunlaboro kun homoj el aliaj landoj.
Legu pli ĉe https://jes.esperantojugend.de/.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/litovio-88/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














