ILEI kongresis ĉe Zaozhuang-a Universitato

ilei

La 59a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) sukcese okazis ĉe Zaozhuang-a Universitato de la 11a ĝis la 16a de julio 2026. La Kongresa Libro, senpage elŝutebla el la retejo www.ilei.info, listigas la 192 partoprenantojn el 4 kontinentoj. La matenon de la 10a de julio Sun Mingxiao (Semio) prezentis Esperanton en urba muzeo, dum Lee Jungkee, honora prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, instruis Esperanton al civitanoj en alia parto de la urbo. La estroj de la Universitato organizis kunvenon en la nova kampuso por bonvenigi la gastojn, kun komuna plantado de arbo kun memora ŝtono, sekvita de riĉa bankedo kun lokaj bongustaĵoj.

La 11an okazis la malferma ceremonio, kun salutoj de la rektoro Cong Hailin, de la prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo Liu Dawei kaj de la nova estro de la Ĉina Sekcio de ILEI, Yan Ming, iama rektoro de Hejlongjiang-a Universitato en Harbino. La prezidanto de ILEI Ahmad Reza Mamdhui ne povis ĉeeste partopreni pro la geopolitika situacio kaj tial sendis gratulan videon. Tamen danke al la hibrida formato de la evento li povis aktive ĉeesti preskaŭ ĉiujn partojn de la Kongreso kaj la tutan Simpozion. Dum la evento mi prezentis la Simpozion de ILEI 2026, kiun mi organizis en mia duobla rolo kiel vicprezidanto de ILEI kaj profesoro de la Esperanta fako de Zaozhuang-a Universitato. Sekvis gratulaj leteroj kaj videoj, kiel tiuj de profesorino Ilona Koutny kaj de Aziz M. Muzafarov, akademiano de la Rusia Akademio de Sciencoj, kiu vidas Esperanton kiel futuran lingvon de BRIKS.

La inaŭguraj prelegoj de Arko (Gong Xiaofeng) kaj Semio enkondukis la Kongresan temon, “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”, en kiuj ili detale prezentis la kontribuojn de Zaozhuang-a Universitato kaj de aliaj ĉinaj instancoj al tiu kampo. Konkludis la matenon la tri prelegoj de ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio): Yu Jianchao pri sia instruisto Laŭlum, Kitagawa Ikuko pri instruaj agadoj en Japanio kaj Lee Jungkee pri Seula Esperanto-Centro.

ileiPosttagmeze ekis la Simpozio de ILEI, kiu daŭris unu tagon kaj duonon kaj vidis la kontribuon de 26 profesoroj kaj fakuloj el 17 landoj, reprezentantaj universitatojn de kvar kontinentoj. La temon “Plialtigi lingvan konscion” inspiris serio de artikoloj pri metalingvistika kompetento publikigita en “Internacia Pedagogia Revuo”, la organo de ILEI, fare de Ekaterina Bebenina. Kompare kun aliaj universitat-nivelaj Esperantaj konferencoj, la Simpozio de ILEI estas tipe organizata kiel diskutado inter esperantistaj kaj neesperantistaj universitatanoj, por montri la utilecon de Esperanto en sciencaj interparoloj kaj samtempe malfermi Esperantujon al novaj tendencoj kaj argumentoj en la akademia mondo. Sesioj esploris diversajn aspektojn de la temo, kiel kreskigi konscion pri kio estas lingvo en lernejoj, esplori ties rolon en literaturo kaj teatro, kritiki hegemonion kaj subteni malplimultajn lingvojn kaj precipe reliefigi la gravan rolon, kiun Esperanto povas ludi en tiuj kampoj, danke al siaj lingvistikaj kaj peradaj aspektoj.

Malfermis la laborojn la fama barata profesorino Rama Mathew, kiu esploris kiel la eblo respondi al malfermaj demandoj per sia(j) gepatra(j) lingvo(j) helpas testi kiel barataj lernantoj komprenas anglajn tekstojn, en plurlingva medio, kies riĉecon substrekis ankaŭ A. Giridhar Rao. De la Esperanta flanko, Bengt-Arne Wickström prelegis pri lingva konscio kiel strategio por la pluvivo de malplimultaj lingvoj, dum François Lo Jacomo kaj mi parolis pri la historio de eksperimentoj pri la instruado de Esperanto, kaj konkludajn rimarkojn donis Vicente Manzano-Arrondo.

Bedaŭrinde ne estas ĉi tie spaco por listigi ĉiujn simpoziajn prelegojn, kiuj tamen spekteblas en ludlisto de la jutuba kanalo “Esperanto + Edukado ILEI”. Ni povas tamen memori Sara Spanò pri itala magia realismo, Aikawa Takuya pri la hangula literatura stilo, Kimura Goro pri interlingvoj kiel periloj, Katalin Kováts pri la memtaksiloj de la ekzameno KER-UEA kaj Ekaterina Bebenina pri Esperanto kaj metafaka edukado. Pan Zhongwu, Tan Zhongqi, Yu Mei kaj Wei Yongquan parolis pri etnaj lingvoj de Ĉinio, dum Nina Danylyuk prezentis interkulturajn konsiderojn pri la instruado al ĉinaj lernantoj.

La programo de la 13a de julio vidis Internacian Seminarion pri Esperanto-instruado, kun kontribuoj el Burundo, Ĉinio, Italio, Japanio, Koreio kaj Ruslando. Dima Ševĉenko kaj Anna Striganova prezentis sian instruadon de Esperanto ĉe la Universitato de Amikeco inter Popoloj kaj la proponojn de al eldonejo “Impeto”, dum Tatjana Loskutova, kiu instruis la progresintan kurson dum la kongreso, prezentis sian eseon pri reta Esperanto-instruado, kiu gajnis honoran mencion en la Premio La Torre de ILEI.

Post la oficiala fermo, dum kiu la rektoro de Zaozhuang-a Universitato transdonis la Kongresan flagon al ILEI-estrarano pri kongresoj Laura Brazzabeni, ekis seminario pri la konservado de la Esperanto-kulturo, kun prelegoj de Semio kaj Li Bochuan (Briko) pri la Esperanto-muzeo de Zaozhuang-a Universitato. Gvidita vizito al la muzeo mem montris la gravan kontribuon de Esperanto al ĉina historio, de la unuaj esperantistoj en Harbino ĝis la amikeco inter Eroŝenko kaj Lu Xun (Lusin), de la subteno de Mao Zedong ĝis la Esperanto-sekcioj de ĉinaj komunikiloj.

Vesperaj spektakloj kaj filmoj prezentis interalie dokumentajn filmojn pri Yunnan-aj elefantoj kaj la produktado de teo, dum animacio de loka studio rakontis historion pri la pacema filozofo Mozi, kiu naskiĝis en Zaozhuang, kaj lia disĉiplo Lu Ban. La postkongreso portis nin al iliaj muzeoj kaj al la proksimaj lokoj de Konfuceo por pli profunde kompreni la ĉinan pensmanieron. La antikva urbo Taierzhuang prezentis la ĉinan reziston kontraŭ la japana agreso dum la Dua Mondmilito, dum ekskurso al la plej granda sensala lago de norda Ĉinio ebligis sperti la lokan naturon.

Jam ekis la preparoj por la 60a Kongreso de ILEI, kiu okazos en Jelenia Góra en Pollando en julio 2027, kune kun la 2a Virina Kongreso kaj la komuna temo “Instrui, inspiri, inkluzivi”. Espereble multaj samideanoj – kaj nesamideanoj se temas pri la Simpozio – povos partopreni.

Alessandra Madella

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/ilei-47/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi