
La 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco (Graz, Aŭstrio) kolektis 1138 kongresanojn en ĉi tiu varmega mezepoka urbo de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto. Se la pasintjara, preskaŭ samregiona kongreso en Brno estis nur agrable varmeta, nun la temperaturoj atingis 30 gradojn aŭ pli preskaŭ ĉiutage. Tamen la kongresejo estis klimatizita, sed ne tro malvarma. La vetero tamen kaŭzis interalie tion, ke la kutima futbala matĉo inter la Esperanta teamo kaj iu loka teamo ne povis okazi pro la varmego.
La kongresejo troviĝis en historia konstruaĵo, kie iam funkciis loka banko, kaj ĝi estis unu el la plej imponaj lastatempaj kongresejoj. La granda salono estis pompa sed funkcianta, la aliaj salonoj estis en proksimeco kaj facile troveblaj. Tamen la organizantoj eble miskalkulis la alvenon de granda parto de kongresanoj, kaj necesis vicatendi ekster la konstruaĵo pli ol unu horon. Eventuale multaj esperantistoj volis alveni iom frue por eviti amasojn, sed ĝuste tiel formiĝis la longaj vicoj. Krome la akceptejo estis, eble pro sekurecaj kialoj, tuj apud la ekstera pordo, do la vico devis esti ekstere.
Graco havas unu el la plej belaj Esperanto-momumentoj, kiu estis starigita en 1987. Ne temas pri busto de Zamenhof aŭ pri stelo, sed pri simbola, eventuale temas pri kreskantaj folioj aŭ interplektitaj fingroj. Krome la monumento troviĝas en Esperanto-placo, kaj same nomiĝas ankaŭ la apuda tramhaltejo. En la placo troviĝas ankaŭ kafejo Esperanto, sed ĝin mi ne sukcesis viziti. La ĉi-jara kongreso portis al Graco novan Esperanto-objekton, nome Esperanto-arbon plantitan en loka parko.
La temo de la kongreso estis volontulado. Eble iom netradicia, pensante pri pompaj UNecaj kaj Uneskecaj temoj de pluraj antaŭaj UKoj, sed ĝi estis tute taŭga por esperantistoj, kiuj ja volontulas eble pli ol la homaro kutime. Laborantoj por UEA, kiel la prezidanto kaj estraranoj, ne nur laboras senpage, sed ili ankaŭ grandparte kontribuas pagante, el kio la prezidanto Fernando Maya estas bona ekzemplo, ĉar li pagis inter la unuaj la kotizon de dumviva membro de Societo Zamenhof.
Iom neatendite sed por meza Eŭropo relative normale, ne eblis pagi per kreditkarto en la kongreseja kafejo, kie eblis aĉeti malgrandajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La elekto ne estis aparte ampleksa, sed proksime troviĝis restoracioj por diversaj gustoj. Krome la urbocentro estis tuj apude, kio ne estas aparte ofta por UKoj.
En la inaŭguro partoprenis iom nekutime multaj gravuloj, ekzemple, la prezidanto de la Aŭstria Unesko-komisiono venis por informi, ke la komisiono formale agnoskis la Esperantan kulturon en Aŭstrio kiel parton de nemateria kultura heredaĵo. La kongresanoj krome montris sian solidarecon dum la “landaj salutoj”, kiuj jam iom tradicie okazis en formo de laŭtlegado de landonomoj kaj stariĝo de kongresanoj el tiuj landoj: ĉiu lando kaj ties landanoj ricevis grandajn aplaŭdojn, tamen la plej enorma estis la aplaŭdo por Ukrainio. Krome Kuba Esperanto-Asocio ricevis premion Deguĉi pro sia multjara agado en malfacilaj cirkonstancoj.
La nacia vespero prezentis aŭstran muzikon kaj stiriajn popoldancojn. Tute taŭga kaj atendebla programo, sed ĉu ne estis iom tro da dancoj? Loka specialaĵo estis kukurba oleo, kiun oni vendis en la kongresejo per kongresa varmarko. Tamen restis multaj boteletoj ankaŭ en la lasta tago. Mi partoprenis ankaŭ kelkajn ekskursojn, kion mi kutime ne faris: ankaŭ ili bone sukcesis kvankam en unu el ili kaj la ĉiĉerono kaj la busŝoforo unue portis la kongresanojn al loko, kiu estis planata nur kiel dua celo de ĉi tiu ekskurso. Tamen ĉio iris bone kaj senprobleme, eĉ sen malfruo.
Nova afero estis, ke la kongresa kuriero “Grazeto” aperis ne papere sed nur en la reto. Laŭ la organizantoj temis pri la paneo de la printilo, kiu devus produkti la paperan kurieron, sed ŝajnas, ke granda plimulto el kongresanoj kontentis pri la reta versio. Ĉu venontjare tute ne necesas eĉ plani paperan kurieron?

La kongresa libroservo funkciis nun sen la kutima libroservisto Ionel Oneţ, sed malgraŭ tio ĝi bone funkciis. La kvanto da ofertataj libroj estis iom pli granda ol kutime, eble pro la nesperteco de la elektanto de libroj. Tamen la kvanto da aĉetantoj ŝajnis esti kontentiga. Nur iom ĝenis, ke la libroserva salono portis nomon de Lapenna, kiu ja verkis, sed ne unuavice memorindas kiel granda verkisto. Eĉ Moerbeek, kiu ja pakis kaj ekspedis la librojn estus pli taŭga nomo por tiu salono.
La komunista urbestrino Elke Kahr ne povis mem ĉeesti, sed alia sampartiano Elke Heinrichs akceptis kongresanojn en la urbodomo tuj apud la kongresejo kaj krome partoprenis en la inaŭguro kaj fermo. En la fermo ŝi eĉ jodlis. En la urbodomo ŝian paroladon tradukis la prezidanto de la LKK de la sekva Universala Kongreso Sandor Horvath. Horvath kaj Heinrichs studis kune en sia junaĝo en Graco, do la mondo malgrandas.

La komitato de UEA ŝajnis pli aktiva ol kutime, tamen la longe planata statuta reformo ankoraŭ ne pretis por akcepto, kaj la komitatanoj nur ricevis informojn pri la proceso. Krome la komitato kunsidis jam antaŭ la kongreso distance kaj tiel restis malpli da komitataj devoj por la kongresa semajno.
Laŭdire la scienca programo estis nekutime ampleksa, sed ŝajnas al mi, ke mi aŭdis tiun frazon jam pli frue, sed eble ĉi-foje ĝi ja pravis. Nu, certe eblas, ke la scienca programo daŭre kreskas kaj evoluas, kaj ĉi-foje eblis konatiĝi kun i.a. sunekspliksoj, slavaj popoloj en Habsburga imperio kaj artefarita intelekto.
Unu el la diferencoj de multaj lastatempaj kongresoj estis ankaŭ, ke ne okazis infana kongreseto. Malfacilas diri, ĉu pli mankas Esperantaj infanoj aŭ la organizantoj. Tamen estis planita infana programo en la kongresejo mem. Aliflanke, la kongreson partoprenis unu finnlanda kongresano, kiu semajnon post la kongreso fariĝis centjara, kaj unu aŭstria kongresano estis jam centjara, sed ne povis fizike partopreni.

Ankaŭ la kultura programo estis impona: la tradiciaj “Kajto” kaj Ĵomart kaj Nataŝa plu muzikis. Ho, ve kiel la homoj maljuniĝas. Sed aperis ankaŭ pli novaj kaj pli junaj muzikistoj, do la Esperanta muzika kulturo plu evoluas.
Jukka Pietiläinen
Fotoj de John Huang
En nia arkiva retejo vi povas legi artikolojn pri ĉiuj UKoj, okazintaj de 1991 (Bergeno) ĝis 2025 (Brno) https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm. Ankaŭ ĉi tiu artikolo baldaŭ aperos tie.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/graco-40/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














