Premio Maertens: proponu kandidatojn ĝis la 31a de oktobro

MaertensLa komisiono de la Premio Maertens anoncas sian ĉi-jaran konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco. Multaj esperantistoj faras pozitivan agadon por disvastigi Esperanton, sed malmultaj tion faras jaron post jaro, agon post ago – ofte sen rekono, kaj sen deziro atingi famon.

Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu baldaŭ festos sian centduan datrevenon, estas unu el tiuj personoj, kiuj dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto – en sia propra lando Belgio, sed ankaŭ kiel komitatano kaj prezidanto (1980-1986) de UEA. UEA establis la Premion okaze de la centjariĝo de sia iama prezidanto.

La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj kaj novaj organizaj kapabloj kaj tiujn, kies laboro povas instigi kaj inspiri aliajn personojn.

Tiajn personojn la komisiono trovis en 2025, kiam ĝi honoris Stela Besenyei-Merger, el Hungario, kaj en 2026, kiam ĝi honoris Alex “Alekso” Miller, el Usono.

Stela estas denaska esperantisto, filino de franca patro kaj hungara patrino. Ŝi loĝas en Hungario, sed laboras internacie per sia blogo Stela ĉiam nur kritikas kaj sia retejo La bona renkontiĝo. Ŝia mallonga sed trafa video, farita en 2020 sub la aŭspicio de Wikitongues, kiu prezentas Esperanton al la publiko per ŝiaj personaj spertoj, ricevis preskaŭ unu milionon da spektoj.

Alekson oni honoris pro lia rimarkinda laboro sur la kampo de la Esperanta video-arto, kiu malfermas novajn vojojn en la informado, instruado, uzado kaj ĝuado de la lingvo. Inter liaj atingoj estas:

Intervjuoj kun Stela kaj Alekso estas spekteblaj ĉe la jutubkanalo de UEA. La intervjuanto estas eksprezidanto de UEA, Mark Fettes, unu el la membroj de la juĝkomisiono de la Premio.

La nuna komisiono konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA Duncan Charters, Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin kaj el la alelektitaj eksaj estraranoj Maritza Gutiérrez, Barbara Pietrzak kaj So Gilsu. Michela Lipari estas la sekretario de la komisiono.

Kandidatigoj por la nuna jaro, kun taŭga subtena materialo, atingu la sekretarion de la komisiono ĝis la 31a de oktobro 2026 ĉe sekretario.premio.maertens@gmail.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1333.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi