
Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) lanĉas internacian monkolektadon favore al la viktimoj de la katastrofaj inundoj, kiuj trafis Nepalon la 26an de aŭgusto 2026. La kampanjo nomiĝas “Esperanto por Nepalo – Solidareco sen landlimoj” kaj havas kiel unuan celon kolekti 1.000 EUR.
La katastrofaj inundoj forprenis vivojn, delokigis loĝantojn kaj kaŭzis vastajn damaĝojn al hejmoj, vojoj, pontoj kaj aliaj infrastrukturoj. Serĉaj, savaj kaj helpaj laboroj daŭras, dum la lando frontas la pli longtempan taskon rekonstrui la trafitajn komunumojn.
NEspA, landa asocio de UEA en Nepalo, kontaktis UEA tuj post la katastrofo kaj proponis komunan solidarecan agadon. – “Ni ne atendas grandajn sumojn. Sed en tia malfacila momento eĉ malgranda helpo havas grandan valoron: ĝi montras solidarecon kaj homaran kunsenton. Tiu katastrofo ne estas nur problemo de Nepalo. Ĝi estas problemo de la tuta homaro kaj Nepalo estas unu el ĝiaj rektaj viktimoj”, – deklaris Bharat Kumar Ghimire, Prezidanto de NEspA.
La kampanjo estas organizata de UEA kunlabore kun NEspA pere de la monkolekta platformo WhyDonate: https://whydonate.com/fundraising/esperanto-por-nepalo. La platformo estis elektita ankaŭ por doni al la kampanjo videblecon trans Esperantujo, tiel ke ne nur esperantistoj, sed ankaŭ mondcivitanoj ĝenerale povu ĝin subteni. Tial bonvenas ne nur donacoj, sed ankaŭ diskonigo de la kampanjo en kaj ekster niaj esperantistaj retoj.
La kolektitaj rimedoj estos transdonitaj al la oficiala Ĉefministra Fonduso por Helpo okaze de Katastrofoj (en la angla Prime Minister Disaster Relief Fund – PMDRF) de la Registaro de Nepalo. UEA kaj NEspA publike raportos pri la kampanja rezulto kaj pri la transdono de la kolektita sumo.
La kampanjo daŭros ĝis la 13a de oktobro 2026, Internacia Tago por Redukto de Katastrofrisko de UN. La ĉi-jara temo, “Rezistemo komenciĝas hejme” (en la angla Resilience Starts at Home), emfazas la gravecon de komunumoj kaj reciproka subteno fronte al katastrofoj. Tiel la kampanjo kunligas tujan solidarecon kun pli vasta atento al katastrofriskoj kaj rezistemo.
“Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi ankaŭ estas movado kaj komunumo, kiuj montras sian valoron interalie per tio, kion ili faras por la mondo. Solidareco kaj mondcivitaneco estas inter la valoroj de la Esperanto-movado kaj de la strategia plano de UEA, AKIRI, kaj per ĉi tiu kampanjo ni transformas tiujn valorojn en konkretan agon. Nepalo estas parto de nia komuna mondo: ĝia sufero ne estu por ni malproksima, kaj nepalanoj sciu, ke ili ne estas solaj”, — substrekas Fernando Maia Jr., Prezidanto de UEA.
Inter la unuaj subtenantoj de la kampanjo, krom la prezidanto mem kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar, ankaŭ estas la 2a Vicprezidanto de UEA, So Jinsu, respondeca interalie pri Azio. Al lia donaco ligiĝas publika mesaĝo al Nepalo: – “Kuraĝon kun fido de tutmonda amikeco!”
UEA kaj NEspA invitas esperantistojn, Esperanto-organizaĵojn, mondcivitanojn kaj ĉiujn amikojn de internacia solidareco kontribui kaj diskonigi la kampanjon. Ĉiu donaco gravas: 5, 10, 25, 50 EUR aŭ pli. Ni atingu kune 1.000 EUR por Nepalo kaj, se ni povas, ni iru plu! Kaj tiuj, kiuj ne povas donaci, povas valore helpi per diskonigo!
WhyDonate aŭtomate tradukas la kampanjo-paĝon al pluraj lingvoj, tiel faciligante ĝian diskonigon ankaŭ ekster Esperantujo. Estas ĉirkaŭ 20 disponeblaj versioj, inter ili la germana, franca, nederlanda, itala kaj hispana. La disponeblaj lingvoj estas elekteblaj rekte en la kampanjo-paĝo kaj eblas specife diskonigi ankaŭ la elektitajn versiojn, ekz-e en la germana: https://whydonate.com/de/fundraising/esperanto-por-nepalo.
Donacu kaj diskonigu: https://whydonate.com/fundraising/esperanto-por-nepalo. Kune ni estas pli fortaj!
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1330.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














