Luminesk’: Jarŝanĝe en Bremeno

luminesk

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Luminesk’ 2026/27 okazos en Bremeno de la 28a de decembro 2026 ĝis la 5a de januaro 2027. Ĝi nun okazos la dekan fojon. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el sep ĝis ok landoj.

La urbo Bremeno estas la ĉefurbo de la federacia lando Bremeno. Kun loĝantaro de proksimume 580 000, Bremeno estas la deka plej granda urbo en Germanio.

La programo

programo

Kontakto

Ĉefa respondeculo: Andreas Diemel
Retpoŝto: luminesk@esperanto.de
Telefono: en Germanujo: 0800 3 36 36 36 64 (senpaga), internacie: +49 203 29 64 877 (hejma reto)
Retejo: https://www.esperanto.de/luminesk

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi