Omaĝo de la Akademio al Probal Dasgupta

probalLa Prezidanto de la Akademio, Probal Dasgupta, forpasis la 1an de junio 2026. La proceduro por elekti novan prezidanton komenciĝis, sed ankoraŭ ne finiĝis.

Post la funebra ceremonio en Kolkato kaj la omaĝo organizita dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco, ankaŭ la Akademio de Esperanto organizos omaĝan retkunsidon kun memoraĵoj de akademianoj, sabaton le 19an de septembro 2026, dato en kiu Probal Dasgupta fariĝus 73-jara, de la 13a UTC ĝis la 14a UTC per zoom.

Programo

Brian Moon: Enkonduko
Bak Giwan: La 17a Esperantologia Konferenco
Duncan Charters: Pri la hindia lingvo
Giridhar RaoL Ĝis la lastaj horoj, Probal akuzativis!
Nicola Ruggiero: Mallonga tradukita poeziaĵo
Javier Alcalde: Elstara redaktoro
François Lo Jacomo: La Internacia Konstanta Komitato de Lingvistoj
Ahmad Mamdoohi: Pri miaj korespondadoj kun Probal kaj Renato
Grant Goodall: Probal, Chomsky kaj mi
Filmeto pri la funebra ceremonio

Ligilo: https://us06web.zoom.us/j/88325052574?pwd=Xbehn1xzFVwZdj9YJZWDDtpbKAE7bU.1

ID de la kunveno: 883 2505 2574

Sekreta kodo: 172308 (sed la ligilo devus sufiĉi por iĝi konektita)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09//

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi