
Antaŭ kvardek kvin jaroj, la 15an de aŭgusto 1981 en la ripozejo “Sukok”, je 50 kilometroj de Taŝkento (Usbekistano), estis inaŭgurita SEJT-23 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) kun pli ol 300 partoprenantoj – la plej amasa esperantista renkontiĝo, okazinta en la orienta parto de Sovetunio.
En la blogo “Kronikisto” (https://kronikisto.livejournal.com/) estas legebla ampleksa fotoraporto pri SEJT-23 kun dekoj da fotoj, en kiuj oni povas vidi plurajn tiutempajn aktivulojn (Svetlana Birjukova, Aleksej Birjulin, Stasys Gaidamavičius, Halina Gorecka, Anatolo Ionesov, Viktor Kloĉkov, Boris Kolker, Aleksander Korĵenkov, Vladimir Opletajev, Andrej Peĉënkin, Dmitrij Perevalov, Eŭgeno Perevertajlo, Aleksandr Ŝljafer, Jelena Zaznobina k. m. a.) kaj pritendarajn artikolojn.
La raporto estas dividita je tri partoj:
1. https://kronikisto.livejournal.com/291.html
2. https://kronikisto.livejournal.com/659.html
3. https://kronikisto.livejournal.com/993.html
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/ussr-2/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














