KLERo-3 kiel Esperanto-klerigejo

klero

La tria Kleriga Lerna Esperanto-Renkontiĝo okazis la 13-17an de aŭgusto en la ripozejo “Jerŝovo” apud la urbo Zvenigorod (Moskva regiono, Ruslando).
Origine KLERo estis pensita kiel pure junulara aranĝo: ne tiom Esperanto-lernejo, kiom esperantlingva metiejo, kie gejunuloj vigle kreus ion utilan por la Esperanta Movado, samtempe plibonigante sian lingvan nivelon dum diskutado kaj realigado de diversaj projektoj. Sed jam la unua KLERo pli similis al kutima lernejo kun dunivelaj kursoj, kaj la dua – al kaosa kaj diversspeca lingva praktikado dum distraĵoj.

Malgraŭ tio, ke ambaŭ KLERoj plaĉis al la gejunuloj, kaj ili emis plu partopreni la aranĝon, ĉi-foje neniu el ili – pro diversaj ve-kialoj – elektis veni al KLERo-3. Aliaj gejunuloj ne troviĝis. Restis du ebloj: nuligi la renkontiĝon aŭ ŝanĝi ĝian koncepton. Tiel aperis la tria versio de KLERo — kleriga kaj lingva trejnado por ĉiuj, sen aĝaj kaj lingvosciaj limigoj.

Mi ne aŭdacus lanĉi seriozan klerigan Esperanto-aranĝon – kian mi vidis la novigitan KLERon – sen kunlaboro kun Ilja Gnusarjov, kiu diligente, profunde kaj inspire laboris pri siaj klerigaj kursoj. Pri tiuj indas diri pli detale.

Dum la kvar kunvenoj de la seminario “Poezio kaj sentoj” estis analizitaj la sekvaj poemoj: (1) L. L. Zamenhof “Mia penso”; Julio Baghy “Ĉe fenestro de vagonaro”; (2) Hilda Dresen “Vintra lumo”; Nikolaj Ĥoĥlov “Mia vojo”; (3) Edmond Privat “Lasta kiso”; (4) Nikolao Ķurzēns “Ĉu tio do — la viv’?”; William Auld “Unu el ni”. En la tri kunvenoj de la Krea Laboratorio oni praktikis priskribi lokon, homon, unu momenton aŭ internan monologon. Ĉe la trihora kurso “La lingvo de emocioj” estis rekomprenitaj la nocioj ĝojo kaj malĝojo, timo kaj kolero, sento de scio kaj “sociaj” sentoj (envio, ĵaluzo, honto, kulpo, indigno).

Oleg Ĉajka konvene kompletigis la skriban lingvan praktikadon, inspirinte la homojn amuziĝi per (1) la verkado de absurdaĵoj laŭ la motivoj de la fabelo “La Ruĝa Ĉapelo”, (2) reverkado de “Ho, mia kor’” per sinonimoj kaj antonimoj kaj (3) la alfabetorda burimeo (france: bouts-rimés).

Mi mem akcentis la parolan ekzercadon per (1) praktikado de la etaj paroladoj, (2) rerakonto de legita beletra teksto kaj (3) interpretista nekonkurso. Kompreneble, estis lingvaj ludoj, kantado, multe da neformala komunikado kaj eĉ desegnado.

Apartan programon havis la komencantoj kaj progresantoj – infanoj kaj gejunuloj, gvidataj de Anton Rudnev. Ili ne nur lernis la lingvon, sed ankaŭ parkerigis versaĵojn por la fina koncerto.

Do, KLERo montriĝis kapabla kunigi universitat-nivelan lingvan programon kaj laboron kun komencantoj kaj infanoj.

La tria KLERo kunigis 30 homojn, el kiuj naŭ estis komencantoj aŭ progresantoj, la aliaj – bonparolantoj . Proksimume unu triono de la partoprenintoj venis el foraj urboj – de Sankt-Peterburgo ĝis Barnaulo.

Mi sentas, ke KLERo finfine akiris la firman grundon sub siaj piedoj kaj esperas, ke ĝin atendas longa kaj glora estonteco. Eble iam ĝi povus akcepti eĉ alilandajn esperantistojn. Kaj ĝi fariĝos loko, kie oni vere lernos kaj perfektigos la lingvon, kreos, diskutos, eksperimentos kaj sentos sin parto de amika Esperanto-komunumo.

Irina Gonĉarova
iniciatinto kaj organizanto de KLERoj
MEA MASI

Grupfoto de Andrej Tereŝĉuk

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/ruslando-78/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi