La 5an de septembro 2026, je la 15a horo en Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro), strato Warszawska 19,
kadre de la 15a Nacia Legado okazos legado de “Avoj” de Adam Mickiewicz en Esperanto.
“Avoj” estas ciklo de romantikaj dramoj (Partoj: 2, 3 kaj 4, kaj fragmentoj de la Parto 1), kiuj konsistigas la plej signifan verkoserion de la pola romantikismo. Ĝi ligas en si motivojn de la pagana rito por la mortintoj kun elementoj de fantasto, problemaro de malfeliĉa amo, kaj motivojn la de nacia martireco kaj mesiismo.
La tuta Pollando legas fragmentojn de tiuj dramoj en la pola, kaj ni en Bjalistoko legas ilin en Esperanto. Tio okazas danke al la krakova poetino Lidia Ligęza, kiu tradukis tiun majstroverkon. La membroj de Bjalistoka Esperanto-Societo per arta legado prezentos fragmentojn de la dramoj en Esperanto.
Samtempe kun la teksto legata en Esperanto la publiko vidos surekrane la polan tekston. Ni rememorigos ankaŭ faktojn el la vivo de Adam Mickiewicz. La partoprenantoj de la Nacia Legado en Esperanto povos aĉeti ekzempleron de la noveldonita libro, redaktita de Tomasz Chmielik. Indas kunporti sian propran ekzempleron de “Dziady” el la hejmo kaj ni surloke stampos ĝin per la speciala, memoriga stampilo. La evento okazas sub la honora aŭspicio de la Prezidento de Respubliko Pollando.
La kunorganizantoj estas: La Bjalistoka Kulturcentro, La Podlaĥia biblioteko Łukasz Górnicki (Filio №14 – Esperanto-Libraro) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.
Fonto: https://espero.bialystok.pl/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














