Plia infanlibro de la jaro por EAB!

Stig

En la programero pri la Belartaj Konkursoj de UEA dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco, Aŭstrio. Anonciĝis dum ĝi, ke la premion “Infanlibro de la Jaro” gajnis Esperanto-Asocio de Britio (EAB) pro la libro “Stig de la ŝutloko”.

Tiu libro, verkita de Clive King kaj tradukita de Jack Warren, kun revizia helpo de Edmund Grimley Evans, estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro.

Malgraŭ nekongruaj mondoj, Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko.

Ricevinte la novaĵon, la Estraro de EAB decidis, ke ĝi donacos la premi-monon al Konto Espero de UEA. Tiu fonduso nuntempe ĝiras al esperantistoj en DR Kongo po 100 €.

“Stig kaj la ŝutloko” estas aĉetebla ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Ĝi estas disponebla ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Specimenajn paĝojn eblas legi ĉi tie.

Foto: La prezidanto de UEA Fernando Maia, Jr. anoncas la rezulton de la branĉo “Infanlibro de la Jaro” en Graco.

Fonto: https://esperanto.org.uk/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi