La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio administrata de UEA, kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”.
La Premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987 okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto kaj tiel titolita honore al la japano Deguĉi Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA laŭ specifa regularo.
La premio Deguĉi por 2026 estas aljuĝita al Kuba Esperanto-Asocio (KEA).
Kuba Esperanto-Asocio estis refondita la 16an de junio 1979 kaj en 2026 festis sian 47an datrevenon. Dum preskaŭ duonjarcento ĝi evoluigis viglan agadon por instruado kaj disvastigo de Esperanto kaj internacia kunlaboro, konservante fortajn kontaktojn kun la tutmonda Esperanto-komunumo. Unu el ĝiaj plej gravaj atingoj estas la Esperanto-Centro Havano, sidejo de KEA kaj vera hejmo de la kuba Esperanto-movado. La Centro gastigas bibliotekon, libroservon kaj diversajn spacojn por kursoj, kunvenoj kaj kulturaj aranĝoj. Ĝi estas loko, kie kubaj esperantistoj renkontiĝas, lernas, aktivas kaj akceptas eksterlandajn vizitantojn, de kio ekestas aparte grava internacia dimensio: la Centro organizas lingvoinstruadon ankaŭ por eksterlandanoj, interalie pri la hispana lingvo kaj Esperanto. Tio kreas rektajn kontaktojn inter kubanoj kaj homoj el aliaj landoj tiel, ke lingvolernado fariĝas ankaŭ rimedo por konatiĝo kun la loka kulturo kaj Esperanto, subtene al interhoma renkontiĝo kaj internacia amikeco.
KEA ankaŭ havas longan sperton pri organizado de internaciaj Esperanto-eventoj. Inter aliaj gravaj aranĝoj Kubo plej laste gastigis la 95an Universalan Kongreson de Esperanto kaj la 66an Internacian Junularan Kongreson en 2010 kaj la 9an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto en 2018.
Aparta trajto de la nuna agado de KEA estas ĝia klopodo konservi vivantan komunumon ankaŭ en la malfacilaj cirkonstancoj, kiujn nun travivas Kubo. Krom pludungo de 2 akceptistoj, 2 kuiristoj kaj diversaj instruistoj per siaj propraj rimedoj kaj klopodoj, nuntempe dum siaj sabataj aranĝoj la Asocio komencis proponi al partoprenantoj manĝaĵojn kaj bonkvalitajn pladojn por manĝi surloke aŭ kunporti hejmen. Tiu simpla ideo bone esprimas la spiriton, kiun la Premio Deguĉi celas rekoni: Esperanto kiel lingvo, sed samtempe kiel komunumo kapabla transformi solidarecon en konkretan homan agadon. La saman filozofion montras la nuna kunlaboro inter KEA kaj UEA por plifortigi la energian sekurecon de la Esperanto-Centro Havano: en junio UEA lanĉis la kampanjon “Verda Energio – per Esperanto, por Kubo”, pere de Fondaĵo Klimato, por kolekti rimedojn por sunenergia sistemo por la Centro. La projekto celas helpi ĝin plu funkcii malgraŭ la oftaj kaj longaj elektropaneoj en la lando. Donacoj daŭre bonvenas: https://uea.org/alighoj/donacoj/co2.
Per la Premio Deguĉi 2026 UEA rekonas ne unu solan projekton aŭ individuon, sed multjaran kolektivan agadon por Esperanto. La sperto de KEA montras, ke Esperanto povas esti samtempe ilo por edukado, kultura interŝanĝo, internacia amikeco kaj praktika solidareco. Ĝi montras ankaŭ la kapablon de loka Esperanto-komunumo resti aktiva, gastama kaj internacie malfermita eĉ en tre malfacilaj cirkonstancoj. Tio rekte kongruas kun la celoj de UEA.
Pro tiu konstanta laboro por transformi la idealojn de Esperanto en vivantan komunumon kaj konkretan agadon la Estraro de UEA decidis aljuĝi la Premion Deguĉi 2026 al KEA, kiun UEA varme gratulas – ĉiujn ĝiajn membrojn kaj aktivulojn – kaj dankas pro la persista laboro favore al Esperanto, internacia amikeco kaj homa solidareco.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1322.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














