Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2026

belartaj konkursoj

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 77a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 111a Universala Kongreso de Esperanto la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández (kiu ankaŭ registris la ceremonion).

Partoprenis 155 verkoj el 31 landoj. La agnoskoj estis:

BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 33 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj [4 el Afriko, 4 el Ameriko, 7 el Azio, 18 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Praatomo” de Jubert Cabrezos el Filipinoj.
La dua premio estas aljuĝita en egaleco al “Jen perfekto!” de Serĝo Sire el Francio kaj “Muziko en min” de Cho Sung Ho el Sud-Koreio.
La tria premio estas aljuĝita en egaleco al “Persimono sunas” de Choe Taesok el Koreio/Litovio kaj “Uragano” de Carmel Mallia el Malto.

BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Georgi Mihalkov, Anina Stecay.
Partoprenis 29 verkoj de 20 aŭtoroj el 16 landoj [2 el Ameriko, 8 el Azio, 19 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Pafilo el milia tigo” de Wei Yubin el Ĉinio.
La dua premio estas aljuĝita al “Promesita lando” de Laimundas Abromas el Litovio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiel Diablo detruus la junan generacion” de Jens Spillner el Germanio.

BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.
Partoprenis 41 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj [6 el Ameriko, 10 el Azio, 25 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “Iam” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La dua premio estas aljuĝita al “Genezo” de Amri Wandel el Israelo.
La tria premio estas aljuĝita en egaleco al “Atendante Panjon” de Jorge Rafael Nogueras el Portoriko (Usono) kaj “La ĝardeno” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La Baleno” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO TEATRAĴO

Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler.
Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj [1 el Ameriko, 1 el Azio, 4 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “La leĝo estas la leĝo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Kaptito de Neustrelitz” (La Terpomoj de la Duko) de Ralph Glomp el Germanio.

BRANĈO MALLONGA TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler.
Partoprenis 1 verko de 1 aŭtoroj el 1 landoj [1 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas ne aljuĝita.

INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Yeol kaj Martin Markarian.
Partoprenis 4 infanlibroj de 4 eldonejoj el 3 landoj [4 el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “Esperanto-Asocio de Britio”, pro la verko “Stig de la ŝutloko” de Clive King, tradukita de Jack Warren.

BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 9 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj [3 el Afriko, 1 el Ameriko, 5 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas aljuĝita al “Inter silento kaj atesto” de Nicola Ruggiero el Italio.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas ne aljuĝita.

BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Flavio Fonseca kaj Antero Ávila.
Partoprenis 17 verkoj de 9 aŭtoroj el 9 landoj [1 el Ameriko, 3 el Azio, 13 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Gitaristo” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
La dua premio estas aljuĝita al “Valsi por forgesi” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “Bona vento” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kanto de plagiatisto” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

SUBBRANĈO SCIENCFIKCIO KAJ FANTASTO
Juĝkomisiono: Moissej Bronŝtejn, Paulo Sergio Viana, Ralph Dumain.
Partoprenis 15 verkoj de 12 aŭtoroj el 10 landoj [5 el Ameriko, 5 el Azio, 5 el Eŭropo].
La unua premio – premio Charles Power – estas aljuĝita al “La kronikoj de Nautilus: Vaganta laboratorio” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La dua premio estas aljuĝita en egaleco al “Ĉu forstisto?” de Vladimir Opletajev el Rusio kaj “La skribmaŝino” de Debra Hamel el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Relumigu viajn karajn” de Jorge Rafael Nogueras el Usono/Portoriko.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kial ne edziniĝi kun 64310?” de Jorge Rafael Nogueras el Usono / Portoriko.
Honora mencio estas aljuĝita al “En la tunelo 140-A” de Jorge Rafael Nogueras el Usono / Portoriko.

Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

Aldone: spektu videon kun danko kaj instigo de la prezidanto de la BK kaj partoprenu la grupon de Amikoj de la BK en Facebook. Ĉiuj gajnintaj verkoj de la BK aperas en la serio Belarta Rikolto: akiru ĉiujn kajerojn de la serio, ekde 2013, en la Libroservo de UEA.
Se vi volas subteni la BK-ojn, donacoj tre bonvenas al la Belarta Fondaĵo: https://uea.org/alighoj/donacoj/belarto.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1324.

“La Ondo de Esperanto” gratulas la laŭreatojn kaj la honore menciitojn!

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi