La oka Usona Bona Film-Festivalo!

filmoj

Restas tempo por konkursi en la 8a Usona Bona Film-Festivalo! La limdato estas la 1a de oktobro 2026.

La premioj:
Unua premio: $1200 (USD)
Dua premio: $800
Tria premio: $600
Kvara ĝis deka premio: po $200

La konkurso estas malferma al ĉiuj, kaj partopreno estas tute senpaga. Por konkursi, filmoj devas:
– esti malpli ol kvar minutojn longaj
– esti tute en Esperanto
– enhavi almenaŭ dek unikajn parolatajn Esperanto-vortojn
– kaj inkluzivi la ĉi-jaran postulatan rekviziton: ringo

Kvin ĵurianoj taksos la filmojn kaj aljuĝos monpremiojn al la dek plej elstaraj filmoj.

Legu pli ĉe https://esperanto-usa.org/eo/2026/06/01/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi