La sepa Interkultura Novelo-Konkurso

ink

La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sepa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Inter du epokoj”.

La protagonisto de via novelo troviĝas inter du epokoj. Kio okazis? Ĉu temis pri fakta tempovojaĝo, aŭ estis trovita io apartenanta al alia epoko? Verŝajne la heroo iras al la pasinteco, aŭ venas de tie kaj vizitas la estontecon. Ĉu aperos homoj, kiuj vivas kvazaŭ en alia tempo? Ĉu du generacioj konfliktos pro malsimilaj valoroj? Kiom malgranda ŝanĝo en la historio, povas influi la nuntempon? Kio okazas, se io ne estus kiel ĝi estas? Kiuj vivoj estos ŝanĝitaj?

Vi havas la ŝancon imagi, ludi kun la temo, esplori la konfliktojn, kaj doni disvolviĝon al la sorto de via protagonisto, transirante inter du epokoj.

Legu pli ĉe https://bobelarto.ink/eo/konkurso/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi